La Ruĝeca megaluro (Megalurus timoriensis) estas kantobirdo de la familio de Megaluredoj kaj genro de Megalurojherbobirdoj. Ili estis iam lokitaj en la grupo de la Silviedoj. Ĝi estas la plej disvastigata specio de la genro, ĉar teritorias el Filipinoj suden al Novsudkimrio,

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca megaluro
Ruĝeca megaluro
Ruĝeca megaluro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Megalurus
Specio: 'M. timoriensis'
Megalurus timoriensis
(Wallace, 1864)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas specio bruneca supre kaj sablokolora sube kun pli ruĝecbruna nuanco en krono kaj flugiloj (kio nomigas la specion en Esperanto, dum en la latina scienca nomo oni aludas al ties loĝado en insulo Timoro). En la dorso estas nigrecaj strioj kutimaj en la genro. La vosto estas longa kaj larĝa, kio nomigas la genron per du radikoj el la antikva greka kiuj signifas “granda vosto”. La gorĝo kaj ventro estas pli blankecaj dum la brusto kaj flankoj estas pli sablokoloraj. En la vizaĝo helbruneca videblas hela superokula strio.

Ĝi troviĝas en Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj Filipinoj. Ĝi loĝas ĉe altaj herbejoj en norda kaj orienta Aŭstralio, kaj el Filipinoj kaj Orienta Timoro orienten al Nov-Gvineo; en Okcidenta Aŭstralio ĉe marbordo kaj insuloj de nordokcidenta Kimberley.

Referencoj redakti