Ruĝeca roksaltulo

La Ruĝeca roksaltuloKablanda roksaltulo, Chaetops frenatus estas mezgranda insektomanĝanta paserina birdo endemia de la makisa montaro de plej suda Sudafriko. La Ruĝeca roksaltulo (aŭ Kablanda roksaltulo) estas loĝanta en Sudorienta kaj Okcidenta Kablando.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca roksaltulo
Ruĝeca roksaltulo
Ruĝeca roksaltulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Chaetops
Specio: Ch. frenatus
Chaetops frenatus
(Temminck, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj estas malgrandaj birdoj (23-25 cm longaj) kun ĉefe bruna kaj ruĝa plumaro kaj fortaj kruroj. La masklo de tiu afrotropisa specio havas longan, blankapintan nigran voston, nigran gorĝon, tre rimarkindan larĝan blankan submustaĉan linion kaj ne tiom markatan blankecan superokulan strion, brunruĝecajn ventron kaj pugon kaj griznigre bilditajn dorson kaj flugilojn.[1] La iriso estas tre ruĝa kaj bekoj kaj kruroj estas nigraj. La flugiloj estas tre malgrandaj kaj ili ne flugas tre ofte. Ino kaj junulo havas pli palgrizajn kapojn, suprajn partojn kaj flugilojn, pli senkoloran kapobildon, oranĝecajn pugojn kaj sablokolorajn subajn partojn. La alvoko estas laŭta uiuuu.

Ili pasas plej parton de sia tempo kurante kaj saltante inter rokoj (kio nomigas la genron) kaj herboj ĉase insektojn. Ili manĝas ampleksan gamon de insektoj, inter kiuj raŭpoj, tineoj, akridoj, skaraboj kaj muŝoj. Krom insektoj aliaj predoj estas lacertoj kaj gekoj, amfibioj, skorpioj, anelidoj kaj araneoj.

Ili estas monogamaj kaj paroj setligas teritoriojn kiuj estas defendataj la tutan jaron. Ĉe la Ruĝeca roksaltulo teritorioj de la reprodukta grupo varias laŭ grando el 4 al 11 ha. Tiu specio uzas 1 au 2 helpantoj, kutime la idoj de antaŭa reproduktado por defendi, alarmi kaj helpi la reproduktan paron zorgi la idojn.[2] Nestojn oni konstruas el herbo surgrunde (kontraste kun Pikartoj, kiuj konstruas kotonestojn en kolonioj).[3] La kvanto de la ovodemetado estas de 2 ovoj por la Ruĝeca roksaltulo[1]. Ambaŭ seksoj kovas dum 19–21 tagoj. La idoj estas manĝigataj de la gepatroj kaj de la helpantoj dum 30 tagoj, sed elnestiĝo okazas antaŭ tiu fino.

La tre rilata Oranĝabrusta roksaltulo, Chaetops aurantius, ne koincidas en teritorio. La masklo de tiu specio havas oranĝajn subajn partojn, kaj inoj kaj junuloj estas pli palaj sube ol la Ruĝeca roksaltulo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 "HBW"
  2. Holmes R, Frauenknecht B, & M Du Plessis (2002) "Breeding System of the Cape Rockjumper, a South African Fynbos Endemic" Condor 104 (1): 188–192 COI:10.1650/0010-5422(2002)104[0188:BSOTCR]2.0.CO;2
  3. HST

Referencoj redakti

  • Ian Sinclair, Phil Hockey and Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  • Richard T. Holmes , Bernhard D. Frauenknecht, Morné A. Du Plessis Breeding system of the Cape Rockjumper, a South African fynbos endemic, The Condor Volume 104, February 2002