Ruĝkapa tajlorbirdo

La Ruĝkapa tajlorbirdo (iam Orthotomus heterolaemus, nun Phyllergates heterolaemus) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj kun la aliaj tajlorbirdoj en la genro Orthotomus, kaj nun apartenas al la duspecia genro de la falsaj tajlorbirdoj nome Phyllergates en la familio de Ĉetiedoj. La alia specio de la genro estus la Monta tajlorbirdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa tajlorbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Phyllergates
Specio: Ph. heterolaemus'
Phyllergates heterolaemus
(Mearns, 1905)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo havas ruĝecajn kapon, nukon kaj bruston, dum la dorso, vosto kaj flugiloj estas olivgrizecaj kaj montras flavecajn nuancojn; la ventro estas tre sulfurflava. La alia specio samgenra havas similajn kolorojn sed la kapobildo de la Monta tajlorbirdo diferenciĝas ĉar tiu estas sufiĉe bunta dum la Ruĝkapa tajlorbirdo havas, kiel ties nomo sugestas, tute ruĝecajn kapon, nukon kaj bruston (tiu pli flaveca).

Ĝi troviĝas nur sude de Filipinoj, do temas pri Endemio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Referencoj redakti