Rudolf Brix

aŭstra verkisto

Rudolf BRIX (naskiĝinta la 4-an de junio 1880 en Innsbruck, mortinta samloke la 26-an de aprilo 1953) estis aŭstra verkisto.

Vivo redakti

Post studoj ĉe la Universitato de Innsbruck, Brix iĝis policisto; li finkarieris kiel insbruka ĉefpoliciestro. Jam frue li venis en kontakto kun la teatra mondo verkante ne tute 25 teatraĵojn. Inter 1900 kaj 1911 li eldonis, kune kun Franz Kranewitter und Richard Wilhelm Polifka, la gazeton "Der Föhn".

Brix amikiĝis kun Hermann Greinz, Ferdinand Exl kaj Karl Schönherr kaj edzigis Luise Herzleier, kiu aktorinis ĉe Exl-trupo. Sekve la plejmulto de liaj verkoj ĝuis ensceniĝon fare de la exl-anoj en Innsbruck kaj Vieno.

Liaj dramoj kaŭzis multajn skandalojn. Post prezentiĝo la komedio Das Gnadenbild estis malpermesita en 1909, pro maldigno antaŭ doktrinoj kaj institucioj de la Eklezio, fare de cenzuristoj en Tirolo kaj Vorarlberg; en Graz kaj Linz ĝi elvokis akrajn protestojn.[1] Der Mönch und die Sünderin havis ĝis 1930 nur kvin enscenigojn en Vieno antaŭ nepluludo post interveno de klerikaj cirkloj. La verko In unserem Weinberg liegt ein Schatz, kie Brix priridigas policanojn, kialigis la intertempan maldungigon de la aŭtoro mem kaj lian frupensiigon en 1934.

Sed plej konataj iĝis liaj novaranĝoj de popularaj intrigoj, ekz. Der Graf von Schroffenstein kaj Die Räuber am Glockenhof. Ĉi-lastan aĵon oni ofte spekti povas en la ofertaro de laikaj trupoj. Grandan sukceson ĝi havis ekz. okaze de "Rittner Sommerspiele"[2] aŭ "Tiroler Volksschauspiele" en Telfs.

Verkoj redakti

  • Der dürre Baum. Tragedio en tri aktoj, 1910
  • Das Gnadenbild (pli malfrua titolo: Das Jungfernweh). Komedio en kvar aktoj, 1911
  • Ans Vaterland, ans teure .... 1914
  • Das Kartenhaus (kroma titolo: Die Unkeuschheit). Tragedio en tri aktoj, 1915
  • Der unsinnige Donnerstag. Komedio en tri aktoj, 1918
  • Grotesken: Die Ehebrecherin, Ein ernstes Spiel, Der ersehnte Tag, Abrechnung, Die böse Stunde. Kvin intrigo en po unu akto, 1922
  • Der Götze. Kamparana tragedio en tri aktoj, 1924
  • Das Götzenbild. Ein Priesterdrama. 1924
  • Balduin und Filimunde (kroma titolo: Filimunde, die Mörderin). Tragika komedio en kvin aktoj. 1926
  • Spiritus. Tragika komedio en kvar aktoj. 1928
  • Der Mönch und die Sünderin. Ein dramatischer Roman in 21 Kapiteln. 1930
  • Laßt andere für uns sorgen!. Eine Schmarotzerkomödie in 5 Aufzügen. 1930
  • Im Namen der Gerechtigkeit. Tri aktoj. 1931
  • In unserem Weinberg liegt ein Schatz. 1932
  • Das Gottesurteil zu Sigmundsberg oder das Haupt des Enthaupteten. 1933
  • Der Graf von Schroffenstein oder das Wiederfinden in der Totengruft. 1933
  • Die Räuber vom Glockenhof. 1934
  • Ein Kuß, ein Schicksal. Komedio. 1935
  • Der Bauernrebell. 1936
  • Don Johannes. Komedio. 1937
  • Das Opfer. Tragedio. 1943

Literatur redakti

Notoj redakti

  1. Barbara Hoiß, Sandra Unterweger: "Ein Lokalaugenschein in Tirol 1900–1950." Ĉe: Stefan Neuhaus, Johann Holzner (eld.): Literatur als Skandal: Fälle – Funktionen – Folgen. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2007, ISBN 978-3-525-20855-7, p. 314–343.
  2. Rittner Sommerspiele: Rudolf Brix[rompita ligilo]