Rudolf MUHR (naskiĝinta en 1950 en Suda Burgenlando) estas aŭstra germanisto, asistanta profesoro retiriĝinta de ĉe la Universitato de Graz kaj unu el la ĉefaj batalantoj por memstara aŭstra standardversio de la germana lingvo. Laŭ lia iniciato elektatas ekde 1999 ĉiujare la aŭstraj vorto kaj vortaĉo de la jaro.

Rudolf Muhr, 2014

Vivo kaj agado redakti

Rudolf Muhr studis en Graz germanistikon kaj anglistikon por rajti ekdeĵori ĉegimnazie ĝis 1979. Poste li doktoriĝis pri germana filologio kaj aplikita lingvistiko; de tiam li estis esploristo kaj docentadkomisiitulo en Graz. En 1980 li ekfunkciigis altlernejajn somerajn kursojn por ne-germanparolantaj studentoj nome Deutsch in Graz kaj fondis en 1981 la institutsekcion pri la germana kiel fremda lingvo (Deutsch als Fremdsprache/DaF): ĝin li estris ĝis 1992. En 1983 kreitis laŭ lia ideo sukcesa stipendia programo por ebligi al studentoj el la tria mondo la partoprenon de lingvokursojn.

Muhr pioniris en la verkado de modernaj instrumaterialoj por la germana kiel fremda lingvo kio konfrontis lin ĉiam denove pri la demando pri konvena germanlingva standardo. Ĉefe ĉe tiaj kursoj en Aŭstrio stariĝis la logika demando ĉu ne preferindas la aŭstra germanlingva standardo kiun la studentoj ĉiutage aŭdus kaj travivus restante dumkurse en Aŭstrio. Pro tio liaj fokusoj esploraj pli kaj pli transiris je lingviko kaj lingvovariecstudado kaj en 1996 li fondis ĉe la altlernejo de Graz esplorejo pri la aŭstra germanalingva standardo 'Forschungsstelle Österreichisches Deutsch. Temis pri la unua akademia institucio en la lando kiu ne celis pridialektan esploradan sed la okupiĝo pri la standarda, ĉiutaga versio de la germana en Aŭstrio.

Muhr krome naskis la elekton ĉiujaran de la aŭstraj vorto kaj vortaĉo de la jaro. Antaŭe amaskomunikiloj en Aŭstrio ofte senkritike transprenis la rezultojn el Germanujo. Pro ke en Germanujo en 1998 élektitis la vorto Rot-Grün por la tiam nova formo de registarkreiĝo de socialdemokratoj kun verduloj - kio havis nenian rilaton al Aŭstrujo! - Muhr decidis mem transpreni la vorto-de-la-jaro-kreadon la venantan jaron nur por Aŭstrio. En 2002 imitis tion Liĥtenŝtejno kaj en 2003 Ĝermana Svislando.

Muhr estas verkinto de prononcvortaro por la aŭstra standardo kaj sub lia patroneco faritis ankaŭ ofte citita studo de Jutta Ransmayr pri la renomo de la aŭstra germanlingva standardo en fremdaj landoj. Krome li interesiĝis ĉiam pri lingvaj kontaktoj kun la najbaraj lingvoj ĉeĥa, slovaka, hungara kaj slovena. Por li ĉiam validas lingvopragmatismo kaj neniam akcepteblas naciisma lingvopurismo.

Honoroj redakti

En 2016 oni aljuĝis al li Josef-Krainer-Heimatpreis.[1]

Publikaĵoj redakti

  • Rudolf Muhr: Sprachwandel als soziales Phänomen. Eine empirische Studie zu soziolinguistischen und soziopsychologischen Faktoren des Sprachwandels im südlichen Burgenland. Braumüller, Wien 1981, ISBN 3-7003-0275-4
  • Rudolf Muhr: Österreichisches Deutsch kennenlernen. Unidruckerei, Reader, Graz 1993
  • Rudolf Muhr: Österreichisches Deutsch. Linguistische, sozialpsychologische und sprachpolitische Aspekte einer nationalen Variante des Deutschen. Hölder-Pichler-Tempsky, Wien 1995, ISBN 3-209-01976-2
  • Rudolf Muhr und Richard Schrodt: Österreichisches Deutsch und andere nationale Varietäten plurizentrischer Sprachen in Europa. Hölder-Pichler-Tempsky, Wien 1997, ISBN 3-209-02440-5
  • Rudolf Muhr und Katarína Miková: Ekonomika a cudzie jazyky. Cudzie jazyky a odborná jazyková výučba v krajinách strednej a východnej Európy = Ökonomie und Fremdsprachen. Zum Stand der Fremdsprachen- und Fachsprachenausbildung in den MOE-Ländern = Economy and foreign languages. Verlag Repro-Hupe, Banská Bystrica 1998, ISBN 80-8055-028-X
  • Rudolf Muhr (eld.): Internationale Arbeiten zum österreichischen Deutsch und seinen nachbarsprachlichen Bezügen. Hölder-Pichler-Tempsky, Wien 1999, ISBN 3-209-01674-7
  • Rudolf Muhr: Österreichisches Sprachdiplom Deutsch. Lernzielkataloge zu Basisformulierungen, Lexik-Sprechhandlungen, Höflichkeitskonventionen, Diskurs und Diskursstrukturen, Deutsch als plurizentrische Sprache. Öbv & Hpt, Wien 2000, ISBN 3-209-03119-3
  • Rudolf Muhr (eld.): Eurospeak. Der Einfluss des Englischen auf europäische Sprachen zur Jahrtausendwende. Lang, Frankfurt am Main, Wien (u. a.) 2002, dua korektita eldono 2004, ISBN 3-631-52324-6
  • Rudolf Muhr (eld.): Standardvariationen und Sprachideologien in verschiedenen Sprachkulturen der Welt = Standard variations and language ideologies in different language cultures around the world. Lang, Frankfurt am Main, Wien 2005, ISBN 3-631-53212-1
  • Rudolf Muhr: Österreichisches Aussprachewörterbuch, österreichische Aussprachedatenbank (Adaba). Lang, Frankfurt am Main; Wien 2007, ISBN 978-3-631-55414-2 (kun kompaktdisko)

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-01-24. Alirita 2021-07-24.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rudolf Muhr en la germana Vikipedio.