Rudolf Pokorný

ĉeĥa verkisto

Rudolf POKORNÝ (naskiĝis la 18-an de aprilo 1853 - mortis la 19-an de septembro 1887) estis ĉeĥa verkisto.

Rudolf Pokorný
Persona informo
Aliaj nomoj Ranko Petar • Heřman Městecký • Břetislav Perný
Naskiĝo 18-an de aprilo 1853 (1853-04-18)
en Heřmanův Městec
Morto 19-an de septembro 1887 (1887-09-19) (34-jaraĝa)
en Libochovice
Lingvoj ĉeĥapolarusa
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo verkisto • poeto • tradukistoŝtata funkciulo • redaktisto • redaktoro
vdr

Li studis komercan lernejon, sed fariĝis redaktoro de bonhumora kaj satira gazeto kaj kontribuis al poezia almanako Ruch. Plurfoje li vizitis Slovakion kaj propagandis ĉeĥajn-slovakajn kulturajn rilatojn. En 1881 li fondis libroserion Knihovna československá (Biblioteko ĉeĥoslovaka) kaj en 1887 li komencis eldonadi ĉeĥlingvan antologion de la rusa liriko.

Li mem verkis poezion kaj polemikojn. Ofte li uzis pseŭdonomojn Ranko Petar kaj Heřman Městecký. Lia plej grava verko estas El vagadoj tra Slovakio, kie li priskribis folkloron de pluraj slovakaj regionoj.

Verkoj redakti

  • Z jarních luhův (El la printempaj herbejoj, 1874)
  • Básně (Poetoj, 1877)
  • Pod českým nebem (Sub la ĉeĥa ĉielo, 1879)
  • Nemilostné písně (Sen-amaj kantoj, 1879)
  • Povídky, arabesky a drobné kresby (Rakontoj, arabeskoj kaj etaj desegnoj, 1879)
  • Kopřivy (Urtikoj, 1880)
  • Literární shoda československá (Literatura akordo ĉeĥoslovaka, 1880)
  • Z hor (El la montaro, 1881)
  • Vlastenecké šlehy (Patriotismaj vipadoj, 1882)
  • Vlasti a svobodě (Al la patrujo kaj al la libereco, 1883)
  • S procitlým jarem (Kun vekiĝinta printempo, 1883)
  • Z potulek po Slovensku (El vagadoj tra Slovakio, 1883-1885)
  • Mrtvá země (Morta lando, 1885)
  • Opět na horách (Denove en la montaro, 1887)
  • O cigáňoch (Pri ciganoj, 1921)

Li enĉeĥigis ankaŭ kantojn de moskvaj ciganoj.