Rudolf REICHENAU (naskiĝinta la 12-an de majo 1817 en Kwidzyn, mortinta la 17-an de decembro 1879 en Berlino) estis germana verkisto kaj jurscienculo.

Rudolf Reichenau
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1817 (1817-05-12)
en Kwidzyn
Morto 17-an de decembro 1879 (1879-12-17) (62-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo poeto-juristo • verkisto
vdr

Vivo redakti

Rudolf Reichenau estis filo de medicinulo altranga. Post frekvento de la gimnazio en sia naskiĝloko li studis ĉe la universitatoj de Bonn kaj de Berlino jursciencojn. En 1838 li membriĝis al la studenta korporacio naciema Corps Borussia Bonn.[1] Post studfino li ekverkistis. En siaj humuraj-pedagogiaj libroj li orientiĝis je la stilo de Bogumil Goltz sen kopii ties troan cinikecon.[2]

Honoroj redakti

  • Honora membro de la korporacio Corps Borussia Bonn

Verkoj (elekto) redakti

  • Auswärts und daheim, 1864
  • Child-life, 1871 (traduko el la angla - libro de Crichton Campbell)
  • Am eigenen Herde: Aus den neuen vier Wänden, 1873
  • Die Alten: Letzte Bilder aus unsern vier Wänden, 1876
  • Bilder aus dem Kinderleben: Aus unsern vier Wänden (ofte reeldonite, tradukite en la nederlandan)
  • Deutsches Kinderleben: Plaudereien aus den vier Wänden
  • Von anno Dazumal: 3 Geschichten aus längst vergangenen Tagen
  • Liebesgeschichten: Neues aus den alten vier Wänden

Literaturo redakti

  • Friedrich Karl Devens, Biographisches Corpsalbum der Borussia zu Bonn 1827-1902. Düsseldorf, 1902, p. 103
  • Gustav Gotthilf Winkel: Biographisches Corpsalbum der Borussia zu Bonn 1821-1928. Aschaffenburg 1928, p. 84

Notoj redakti

  1. Kösener Korpslisten 1910, 19, 147
  2. Rudolf Rechenau, en: Westpreußische Dichter und Schriftsteller – Eine alphabetische Übersicht – Teil 6 Arkivigite je 2020-10-20 per la retarkivo Wayback Machine ĉe www.westpreussen-online.de

Eksteraj ligiloj redakti