Rupelgipo

gipo
(Alidirektita el Rupelgrifo)

La RupelgipoRupelvulturo (Gyps rueppellii) estas granda vulturo, tio estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu loĝas en la mondoregiono de Sahelo de centra Afriko. La nuna populacio de 30,000 malpliiĝas pro pliiĝanta habitatoperdo kaj aliaj premoj.[1] Konata ankaŭ kiel Rupelgrifo, Grifo de Rüppell, Vulturo de Rueppell kaj aliaj variantoj, tiu Vulturo de Rüppell ricevis nomon honore de Eduard Rüppell, germana esploristo, kolektisto kaj zoologo de la 19a jarcento. La Rupelgipo estas konsiderata la plej alte fluganta birdo de la mondo, kun konfirmita pruvo de flugo je altitudo de 11,000 m super marnivelo.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rupelgipo
Rupelgipo
Rupelgipo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gyps
Specio: G. rueppellii
Gyps rueppellii
(A. Brehm, 1852)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ĉe Nacia Parko Nairobi, Kenjo

Plenkreskulo estas 85–107 cm longa, kun enverguro de 2.26 al 2.6 m kaj pezo game el 6.4 al 9 kg.[3][4][5] Ambaŭ seksoj estas similaj: makulecbruna aŭ nigreca ĝenerale kun helbruna suba ventro kaj fajna, eluzita blankeca lanugo kovranta la kapon kaj kolon. La bazo de la kolo havas blankecan kolumon, la okulo estas flava aŭ sukcenkolora, la kropomakulo tre ĉokoladbruna. Silentema ĝenerale, ili iĝas voĉema ĉe nesto kaj ĉe kadavraĵo, ege kriante.

Ekologio redakti

La Rupelgipo estas tre sociema, ripoze, neste kaj ariĝe por manĝi laŭ grandaj vulturaroj. Ili povas veturi rapide se necese, ĝis 35 km/h, kaj flugas tiom for kiom ĝis 150 km el la nestoloko por trovi manĝon.

La Rupelgipo komune flugas je altitudoj game el 6000 m. Tiuj birdoj havas specialan varianton de la hemoglobino alphaD; tiu proteino havas altan emon al oksigeno, kio permesas la specion preni oksigenon efike spite la malaltan partan premon en la supra troposfero.[6] Oni konfirmis ke aviadila motoro englutis Rupelgipon dum flugo super Abiĝano, Eburbordo, la 29an de novembro 1973 je altitudo de 11.000 m.[2] Aŭguste de 2010 Rupelgipo fuĝinta el rabobirdejo en Skotujo, okazigis ĝeneralan averton al pilotoj en la areo por esti pli antetemaj pro danĝero de kolizio.[7]

Habitato kaj manĝo redakti

 
Kapo de plenkreskulo.
 
Ovo de Gyps rueppellii
 
Gyps rueppellii
 
Ĉe kadavraĵo de Blua gnuo ĉe rivero

Rupelgipoj estas animaloj de plej aridaj kaj montaraj areoj de Afriko: ĉefe duondezertoj kaj dezertobordoj. Ili ripozas sur neatingeblaj rokokornicoj se tiuj disponeblas, aŭ en arboj, kutime Acacia.

Kiam ekascendas termikoj ĉirkaŭ du horojn post sunapero, la Rupelgipoj forlasas la ripozejojn kaj ekpatrolas super ebenaĵoj, uzante siajn elstarajn vidkapablojn por trovi kadavraĵojn de grandaj animaloj, aŭ karnovorulojn kiuj ĵus mortigis. Ili atendas, eĉ kelkajn tagojn se necese, ĝis kiam karnovorulo lasas la kadavraĵon. Oni scias, ke ili foje kaptas vivantajn predojn, sed tio ege raras.

Rupelgipoj havas kelkajn adaptaĵojn al sia dieto kaj estas specializitaj manĝantoj inter la malnovmondaj vulturoj de Afriko. Ili havas ĉefe povegan bekon kaj, post kiam la plej mildaj partoj de kadavraĵoj estis konsumitaj, ili pluas preni eĉ la ostojn, kiujn ili englutas ĝis kiam ili apenaŭ povas jam ekflugi. Ili havas ankaŭ malantaŭenajn spinojn en la lango por helpi depreni vianderojn el ostoj.

Statuso redakti

Ekde kiam tiu specio estis pritaksata de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo en 1998, la populacioj de Rupelgipo malpliiĝis. La specio estis listita fare de la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj ĉe la statuso de "preskaŭ minacata" el 2007 kaj la IUCN antaŭvidas, ke la populacioj de tiu specio plu malpliiĝos.[8]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Bird Life Species Factsheet — Rueppell's Vulture Gyps rueppellii. Bird Life International website. Bird Life International (2010). Arkivita el la originalo je 2009-01-04. Alirita 2010-06-10. “Identification 85-97 cm. Medium-sized vulture.”. Arkivigite je 2009-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 (December 1974) “Collision between a Vulture and an Aircraft at an Altitude of 37,000 Feet”, The Wilson Bulletin 86 (4), p. 461–462. 
  3. Birdlife.org. Birdlife.org. Alirita 2011-05-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-28. Alirita 2011-11-05.
  4. (2007-09-01) Google Books. ISBN 9781770072435. [rompita ligilo]
  5. Raptors of the World de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3
  6. (April 1988) “High altitude and hemoglobin function in the vultures Gyps rueppellii and Aegypius monachus”, Biological Chemistry Hoppe-Seyler (SAUS) 369 (4), p. 233–40. doi:10.1515/bchm3.1988.369.1.233. 
  7. Haines, Lester. Giant vulture menaces Scottish skies. TheRegister.co.uk (2010-08-18). Alirita 2011-05-31.
  8. Gyps rueppellii. IUCN Red List of Threatened Species Version 2010.1. International Union for Conservation of Nature and Natural Resources (2010). Arkivita el la originalo je 2010-06-09. Alirita 2010-06-09. “This long-lived vulture has experienced a moderately rapid reduction in its global population which is likely to continue. For these reasons it is listed as Near Threatened.”. Arkivigite je 2010-06-09 per WebCite

Eksteraj ligiloj redakti