Rusanova minejo estas la gasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), en kontinentobreto de la Karaa maro, 175 km nord-nord-oriente de vilaĝo Ĥarasavejo. Ĝi estas parto de Okcidentsiberia naftogasa provinco.

Rusanova
ruse Русановское
gasminejoGasokondensata minejo
Situo: Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 73° 36′ 0″ N, 65° 0′ 0″ O (mapo)73.665Koordinatoj: 73° 36′ 0″ N, 65° 0′ 0″ O (mapo)
Rusanova (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Rusanova (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Rusanova
Rusanova
Rusanova (Rusio)
Rusanova (Rusio)
DEC
Rusanova
Rusanova
Tipo: gasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1989
Statuso: esplorata
Kapacito: 240,4 miliardoj da kubaj metroj (2002)
vdr

La minejo estas ligita al Rusanova muro de Sud-Karaa sineklizo. Ĝi estas braĥiantiklinala faldo, kies grandeco laŭ tegmento de la malsuprekretaceaj sedimentaĵoj estas 30 x 68 km, amplitudo 255 m. Gason enhavas sedimentaĵoj de la malsupra kretaceo je profundeco 1929 ĝis 2320 m. Tio estas tavoloj el grejsoj, aleŭrolitoj kaj argilitoj kun karbonaj intertavoletoj. La gasohava tavolaro etendiĝas de 5,4 ĝis 59,4 m, poreco 20-21%, la komenca tavolpremo 20,2-27,4 MPa, tavoltemperaturo 57-75 °C. La maksimuma gaselminigado 529 mil km²/diurne.

La ĉefa gaskapacito troviĝas en la tavolo A5 je profundeco 2140 m. La gasohava tavolaro estas 59,4 m, poreco 20%, la komenca tavolpremo 24,3 MPa. La gaso enhavas 93,4-96,4% metano, 0,20-0,56% karbondioksido, 0,075-0,34% azoto. Enhavo de kondensato estas 20 gramoj/m³.

En 2002 oni pritaksis la gaskapaciton je 240,4 miliardoj da kubaj metroj. La minejo estas plu esplorata.

Literaturo redakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Русановское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 392. ISBN 5-85270-327-3.