Rybník (distrikto Ústí nad Orlicí)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rybník

Municipo Rybník situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de rivero Třebovka, kontaktiĝas sudoriente al urbo Česká Třebová kaj tiel finas la kunurbaron Ústí nad Orlicí-Česká Třebová. Vivas ĉi tie 833 loĝantoj (2023).

Rybník
municipo
Domo n-ro 57
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rybník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Česká Třebová
Historiaj regionoj Bohemio, Sudeta ĵupo
Rivero Třebovka
Situo Rybník
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 18″ N 16° 28′ 29″ O / 49.88833 °N, 16.47472 °O / 49.88833; 16.47472 (mapo)
Areo 11,13 km² (1 113 ha)
Loĝantaro 833 (2023)
Denseco 74,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 560 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 547905
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rybník (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.rybnik.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La historio de vilaĝo Rybník komenciĝas en la jaro 1292, kiam datiĝas la unua skriba mencio pri ĝi en fonda akto de monaĥejo en Zbraslav.

Memorindaĵoj redakti

Kapelo redakti

En la vilaĝo, apud ŝoseo, estas kapelo de Sanktaj Apostoloj, pseŭdoromanika el la jaro 1877. Ĝi estas oblonga, ortangula, ortangule finita, kun tureto super la fronto.

Statuoj redakti

  • Antaŭ la kapelo estas statuaro de Kalvario el la jaro 1800, riparita en 1881. Ĝi estas ŝtona sur voluta soklo.
  • Sur la sama loko estas statuo Sankta Triunuo el la jaro 1901.
  • En la vilaĝo, apud ŝoseo, estas la dua statuaro Sankta Triunuo kun statuetoj de Sankta Venceslao kaj Sankta Johano Nepomuka sur flankoj kaj reliefo de Sankta Maria sur voluta soklo.
  • Ŝtona kruco kun reliefo de Sankta Maria sur voluta soklo el la jaro1766.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.