Rybnov (germane Rübenau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de kampurbo Holany en distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝas proksimume de Holany surrande de granda fiŝlago. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 16 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 26 loĝantoj.

Rybnov
germane Rübenau
vilaĝo
Rybnov surrande de Holana fiŝlago
Oficiala nomo: Rybnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Holany
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Domoj 16 2011
Situo Rybnov
 - alteco 265 m s. m.
 - koordinatoj 50° 37′ 27″ N 14° 29′ 02″ O / 50.62417 °N, 14.48389 °O / 50.62417; 14.48389 (mapo)
Katastro 15,97 km² (1 597 ha) Holany
Loĝantaro 26 (2021)
Denseco 1,63 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rybnov
Portalo pri Ĉeĥio

Rybnov situas en katastra teritorio Holany kun areo 15,97 km².

Historio redakti

Proksime de fiŝlago estis fare de Zikmund Děčínský z Vartenberka en la jaroj 1437 ĝis 1438 konstruita burgo Rybnov, kiun je 100 jaroj pli poste la superularo ĉesis uzi.

En la jaro 1490 la municipo estis centro de senjorujo Rybnov. En tiu ĉi jaro heredis ĝin Václav z Vartenberka de sia onklo Kriŝtofo, al kiu apartenis teritorio de Česká Lípa tra Holany ĝis Jestřebí. Václav partoprenis en la jaro 1547 ribelon kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a do la senjorujo Rybnov fariĝis vasalujo. Poste vidvino Kateřina, skribita el Vítkovec, post Václav, konstruis novan sidejon en Zahrádky kaj la senjorujo Rybnov fariĝis konsisto de ampleksa varo de Novkastela.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869138
188090
189083
190076
191070
192159
JaroLoĝantoj
193063
195026
196132
197018
198017
199116
JaroLoĝantoj
200117
201132
202126

Holana fiŝlago redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Holana fiŝlago.
 
Refalejoj el la ĵus ellasita fiŝlago ĉe la vilaĝo

Holana fiŝlago estas la plej malnova konsisto de granda sistemo de Holanaj fiŝlagoj. En Rybnov ĉi tie forfluas sub ŝoseo rojo Bobří potok kaj fine de la vilaĝo estas konstruitaj refalejoj. Proksime de la vilaĝo el la nordo estas pluaj malpli grandaj fiŝlagoj - Nohavice, Kravský kaj oriente fiŝlago Milčanský rybník.

Vojaĝado redakti

Tra la devene memstara vilaĝo kondukas ruĝe   markita turisma vojo de Holany direkte al Stvolínky, el pli granda parto sur bordoj de kelkaj Holanaj fiŝlagoj. Tra Rybnov kondukas ankaŭ biciklovojo 211 de Holany al Kozly, kiu ĉe la vilaĝo kruciĝas kun alia biciklovojo 3098 de Stvolínky ĝis Zahrádky. Foje ĉi tie situis burgejo de Vartenberkidoj.

Pluaj fotoj redakti