Sádaba [SAdaba] estas municipo de Hispanio, en la centrokcidenta parto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Sádaba
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50670
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 263  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 1° 16′ U (mapo)42.2820748-1.2717767Koordinatoj: 42° 17′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
Alto 454 m [+]
Areo 129,549332 km² (1 295 4.9 332 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sádaba (Provinco Zaragozo)
Sádaba (Provinco Zaragozo)
DEC
Sádaba
Sádaba
Situo de Sádaba
Sádaba (Hispanio)
Sádaba (Hispanio)
DEC
Sádaba
Sádaba
Situo de Sádaba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sádaba [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la centrokcidenta parto de la komarko Cinco Villas, ĉe la rivero Riguel. Ĝi limas sude kun Ejea de los Caballeros kaj okcidente kun Biota.

La loĝloko Sádaba (454 msm) estas je 90 km de Zaragozo. Ĝi estas apid Layana oriente kaj komunikata kun Ejea de los Caballeros sud kaj kun Castiliscar laŭ la ŝoseo A-127.

Historio redakti

 
Maŭzoleo de Atilioj.
 
Kastelo de Sádaba.

Oni trovis restaĵojn de romianoj, sed eble de ne tre grava setlejo. La areo certe estis loĝata de araboj, kiuj lasis la heredon de mudeĥara arkitekturo kaj reton por irigacio. En la 11-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono.

La zono de Sádaba ekreloĝiĝis en la 11-a jarcento. En 1099 estis ties senjoroj García Garcés kaj lia edzino Blanquita (aŭ Velasquita). En 1125 oni konstruis kastelon pli fruan ol tiu aktuala fare de Alfonso la 1-a. En 1159 ĝi estis propraĵo de filo de la senjoroj, nome Pedro García, kio indikas heredan senjorlandon, io ne ofta en Aragono dum la 12-a jarcento.

Komence de la 13-a jarcento Arnaldo de Alascún tiranis la lokanojn de Sádaba kaj rabadis ĉe apuda Navaro, pro kio Sanĉo la 7-a de Navaro militis kontraŭ li kaj metis Sádaba sub sia protektado en 1215. En 1221, li devis ripeti la agadon kontraŭ la filo de la antaŭa, nome Fortanet de Alascún, kaj lia patrino María, kiuj devis fordoni la lokon.

En 1223 estis Fernando de Leret posedanto dn “Nova Sádaba”, dato de la nova kastelo. Lia sukcedanto Teobaldo la 1-a redonis la lokon kaj la kastelon al Fortanet en 1244, laŭ peto de la grafo de Verán, sed kun devigoj de vasalo. Sádaba revenis al Aragono pro peto de siaj lokanoj en 1261.

En la Milito de la Du Petroj, Sádaba estis donita kiel ostaĝo al Karolo la 2-a de Navaro dum la negocado inter ambaŭ reĝoj. Petro la 4-a vendis la lokon al Francisco de Villanueva en 1384, sed la lokanoj elaĉetis sian liberecon en 1399 kaj Sádaba jam ne plu foriris el la Regno Aragono. En 1452 ĝi resuferis atakojn de navaranoj, same kiel aliaj lokoj de la lima areo. En 1518 Karolo las 1-a konfirmis la privilegiojn de la loko.

Jam en la 20-a jarcento, alvenis fervojo nome la konstruado de la fervoja linio de Sádaba al Gallur.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Sádaba: oni malaltiĝis el 2 971 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 1 291 loĝantoj.

Ekonomio redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al rura turismo. Pro proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Vidindaĵoj redakti

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

 
Ĝardeno kaj sonorilturo, Sádaba.
  • Urba kerno, kun kelkaj blazondomoj de la mezepoka epoko.
  • Kastelo de Sádaba, ekzemplo de militarkitekturo cistera de transiro, origine de la 11-a jarcento, sed remodelita.[1]
  • La nomita sinagogo, estas reale romia kapelo.
  • La nomita altar de los moros (altaro de la maŭroj), estas reale la Maŭzoleo de Atilioj de la 2-a jarcento.
  • La preĝejo de Sankta Maria, de stilo orient-gotika de 1549.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Sádaba inter 1842 kaj 2020:[2]

Loĝantara evoluo
184218771887189719001910192019301940195019601970198119912001201120122022
105719991947179918121983253527482820268629712470203418811722156215771291

Bildaro de la kastelo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj redakti