Sándor Ádám Ehrenreich

Sándor Ádám Ehrenreich [ŝAndor erenrejĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ehrenreich Sándor Ádám estis hungara akvafortisto, ŝtalogravuristo.

Sándor Ádám Ehrenreich
Persona informo
Naskiĝo en 1791
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto en 1844
en Aŭstrio Vieno (Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Patro Izsák Ehrenreich
Okupo
Okupo gravuristo • grafikartisto • gravuristo per akvaforto
vdr

Sándor Ádám Ehrenreich [1] naskiĝis en 1791 en Pest (urbo), li mortis en 1844 en Vieno, sed laŭ [2] naskiĝis en 1784 en Pozsony, mortis en 1852 en Vieno.

Biografio redakti

Sándor Ádám Ehrenreich devenis el juda familio. Li lernis la gravuradon komence hejme, poste en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1803 - 1806. Li akiris la unuan premion de la akademio en 1806. Post siaj studoj li translokiĝis al Buda, kie li kreis akvafortojn por presejo. En la sekvaj jaroj li vivis foje en Buda, foje en Vieno. Li kreis portreton eĉ pri reĝo Ferdinando la 1-a (Aŭstrio). Inter 1823 kaj 1835 li kreis 95 akvafortojn, kies komuna titolo estis Icones Principium, Procerum ac praeter hos illustrium Virorum Matronariumque veteris et praesentis aevi, qu bus Hungaria et Transsylvania clarent (Portretaro pri Hungarlando kaj Transilvanio). Li okupiĝis ankaŭ pri ŝtalogravuro.

Elektitaj gravuraĵoj redakti

Fontoj redakti

  • [1][rompita ligilo]

Referencoj redakti