Sándor Csányi (bankisto)

CSÁNYI Sándor [ĉanji ŝandor] (n. Jászárokszállás, la 20-an de marto 1953) estas hungara entreprenisto, prezidanto-ĉefdirektoro de la banko OTP.

Sándor Csányi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1953 (1953-03-20) (71-jaraĝa)
en Jászárokszállás
Loĝloko Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de BudapeŝtoQ60041143
Infanoj 5
Okupo
Okupo ekonomikisto • bankisto
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis kiel dua filo de kampogardisto de la loka kooperativo kaj patrino kiu laboris en la teksaĵa industrio. La geedza paro prizorgis tri filojn kaj vivtenis sin krom la ordinara laboro ankaŭ el ablebredado kaj kultivado de sukerbeto.

Li lernis en Ekonomia Mezlernejo en Budapeŝto, poste studis en la Financa kaj Kontotenada Altlernejo kaj samtempe laboris kiel nokta kolegia eduka instruisto.

Li estis ekde 1974 dungito de la financa ministerio, dumtempe diplomiĝis en la Budapeŝta Ekonomika Universitato kaj poste doktoriĝis.

Li laboris ekde 1983 en la Agrikultura kaj Nutraĵ-afera ministerio. Tie li ricevis loĝejon kaj ekŝatis la ĉasadon. Li laboris ekde 1986 en la Hungara Kreditbanko, ekde 1989 vicdirektoro de la Komerca kaj Kreditbanko.

Li iĝis en 1992 prezidanto-ĉefdirektoro de la banko OTP Bank Rt.. Li maldungis en la unua monato ĉiujn 215 gvidantojn kaj nur 150 estis redungita.

Dum lia regado, la OTP-banko retenis monopol-staton en la hungara banka merkato (ekz. la ŝtataj oficistoj devis komence en tiu banko malfermi kontojn).

Li estas la plej riĉa hungaro, oni estimis lian riĉecon je 160 miliardoj da hungaraj forintoj en 2008.