Sándor Eckhardt (kuracisto)

Sándor ECKHARDT [ŝAndor ekhArt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eckhardt Sándor estis hungara kuracisto, farmaciisto, onkologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia patro estis literaturhistoriisto Sándor Eckhardt.

Sándor Eckhardt [1] naskiĝis la 14-an de marto 1927 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de novembro 2016 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Eckhardt frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1953 li eklaboris en Tutlanda Onkologia Instituto, kie li iĝis direktoro en 1971, post 6 jaroj ĉefdirektoro. Ekde 1977 li instruis en katedro de onkologio. Li strebis kontraŭ la kancero. Li ricevis diversajn premiojn en 1980, 1994, 2003.

Verkaro (elekto) redakti

Fontoj redakti