Barono Sándor Prónay [ŝAndor prOnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Prónay Sándor estis hungara politikisto, historiisto, inspektoro, membro direktora de Hungara Sciencula Societo (1830). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis tótprónai kaj blatniczai.

Sándor Prónay
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1760 (1760-04-07)
en Acsa
Morto 5-an de februaro 1839 (1839-02-05) (78-jaraĝa)
en Acsa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo politikistohistoriisto
vdr

Sándor Prónay [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1760 en Acsa. Li mortis la 5-an de februaro 1839 en Acsa (laŭ alia informo en Pest (urbo).

Biografio redakti

Sándor Prónay komence estis edukita hejme, poste li lernis en Pozsony, urbo Pest, fine en Germanio. En 1790 li estis nomita inspektoro de la luterana eklezio, en 1819 jam li estis universala ĉefinspektoro, kiun li plenumis ĝismorte. Li estis membro de la senato. Li okupiĝis pri deveno de la hungaraj triboj. Li ne havis filon, tial li adoptis Albert Prónay kiel heredulo. Li ricevis premion en 1791.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az országgyűlés elrendezéséről (1830)

Memorigiloj redakti

  • La Luterana Hungara Eklezio fondis premion "Prónay Sándor" en 2008.

Fontoj redakti