Sándor Wladár [ŝAndor vladAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wladár Sándor estis hungara naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, akvopilkisto, bestkuracisto.

Sándor Wladár
Sándor Wladár
Sándor Wladár
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1963 (1963-07-19) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto • bestokuracisto • akvopilkisto
vdr

Sándor Wladár[1] naskiĝis la 19-an de julio 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Wladár akiris diplomojn en 1989 kaj 1991, poste li malfermis privatan bestkuracejon. Li ricevis premiojn inter 1980-1994.

Sporta kariero redakti

Sándor Wladár inter 1972–1980 estis naĝisto en la centra sportlernejo, poste en signifa ĉefurba sportklubo, pli poste inter 1985 kaj 1987 li estis akvopilkisto, eĉ en la lasta jaro li estis hungara ĉampiono. Kiel naĝisto li estis hungara ĉampiono 22-foje inter 1979-1986, li estis membro de la nacia teamo inter 1978-1985. Lia trejnisto estis Tamás Széchy. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora medalo, en la sekva Olimpiko Hungario bojkotis ĝin. Li estis la dua en mondĉampionumo en 1982. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1985. Depost 2017 li havis altajn postenojn en la hungara sporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti