Sári Déry [ŝAri dEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Déry Sári estis hungara aktoro, primadono. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Baas Klára Sarolta, en Szeged ŝi prenis la nomon Ördögh Sári. Oni diras, ke ŝi estis la hungara Marilyn Monroe.

Sári Déry
Persona informo
Naskonomo Baas Klára Sarolta
Naskiĝo la  2-an de septembro 1911(nun 1911-09-02)
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando)
Morto la 26-an de septembro 1952
en Hungario Sátoraljaújhely (Hungario)
Mortokialo Apendicito Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Gyula Klamár Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Sári Déry (staranta tuj maldekstre)

Sarolta Baas [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1911 en Pozsony (nuntempa Bratislava en Slovakio), ŝi mortis la 26-an de aŭgusto 1952 en Sátoraljaújhely (la ceteraj fontoj mencias malsamajn datenojn!).

Biografio

redakti

Sári Déry komencis sian aktoran karieron en sia naskiĝurbo. En 1938 ŝi translokiĝis al Budapeŝto, tamen ŝi havis rolojn en Nacia Teatro (Szeged). Ŝiaj sekvaj, pli gravaj teatraj stacioj estis:

Ekde 1938 ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn, krome ŝi ofte estis videbla en pluraj kabaredoj. Dum la nazia erao ŝi kaŝigis judojn. Ŝia lasta edzo estis grafo, aristokrato, tial ili estis deportitaj al provinco en 1951, kie ŝi mortis pro malsano.

Ŝi edziĝis trifoje.

Elektitaj teatraj roloj

redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj

redakti
  • Fehérvári huszárok (1938) - damo
  • Szíriusz (1942) - baronimo
  • Egy pofon, egy csók (1944) - kantistino

Fontoj

redakti