La Söterbach estas rivereto en la nordorienta parto de Sarlando ĉe la limo al la mezmontaro Hunsrück en Rejnlando-Palatinato, Germanio.

Söterbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 9,8 km
Fluo
Fonto en la Schwarzwälder Hochwald apud Neuhütten proksime de la monto Sandkopf
Enfluejo apud Türkismühle en la riveron Nahe
- Alteco 337 m
Geografio
vdr

Geografio redakti

La rojo Söterbach fontas en la arbaro Schwarzwälder Hochwald apud Neuhütten proksime de la monto Sandkopf. Ĝi estas 9,8 km longa kaj havas akvokolektan basenon de 31,5 km². La rojo enfluas apud Türkismühle en la riveron Nahe.

Flaŭro kaj faŭno redakti

La unuajn kilometrojn la Söterbach fluas tra la arbaro Hochwald kaj poste tra ekstensive uzataj valaj herbejoj. Ambauflanke de la bordo kreskas precipe salikoj kaj alnoj.

Griza ardeo kaj platbeka anaso estas la plej oftaj akvobirdoj. Eŭropa cinklo kaj alciono ankaŭ troviĝas ĉe tiu rivereto.

Referencoj redakti