Saĝo (teologio)

La saĝo en la teologia medio estas atributo de Dio aŭ karakterizo de la homo iluminita el Alto. Ĝi manifestiĝas en la kreado kaj en la regado de la universo.

Prezento de la Saĝo sur la tombo de Klemento la 2-a en la preĝejo de Bamberg, en Germanio.

JudismoRedakti

En la spiriteco de juda religio la saĝoprovizito estas la saĝulo kiu kapablas adekvate sinteni en la diversaj vivaj okazaĵoj, ĉar li konas la leĝonn kaj vivas konformiĝante al ĝi. Ekzemplo de tiu saĝo estas reĝo Salomono.[1] Temas, do, pri saĝo kiu orientigas la penson kaj la konduton de la homo. Tiu idealo brilas en la Prisaĝaj libroj.

KristanismoRedakti

La interpreto praktikita de multaj kristanaj teologoj preferis, rilate multajn pasaĵojn de la Malnova Testamento parolantajn pri la Saĝo, ilin parolantigi pri la Sankta Spirito mem. Inter ili, unu por ĉiuj, Teofilo el Antioĥio.

Saĝo de Dio estas ankaŭ la maniero per kiu estas alvokita Jesuo [2] kaj lia identigo kun la Saĝo de la Malnova Testamento trovis larĝan konsenton inter la Patroj de la Eklezio.

Laŭ katolika, anglikana kaj parto de protestanta teologio, saĝo estas unu el la sep donoj de la Sankta Spirito, kiu kapabligas kompreni la supernaturajn realojn [3]. La saĝo distingiĝas el la "intelekto" dono de la Sankta Spirito ĉar ĝi ne temas pri nocia scio pri la diaj aferoj, sed ĝi enkondukas al la scio kaj kontemplado pri Dio mem [4].

La saĝo estas, laŭ difino de Sankta Tomaso de Akvino, supernatura vesto nedisigebla el la karitato (pro tio ĝia ĉeesto ne eblas en la animoj opresataj per la morta peko. Virte de tiu dono oni juĝas korekte pri Dio kaj pri la diaj aferoj pere de la lastaj kaj altegaj kaŭzoj: oni vidas la supernaturajn aferojn el la vidpunkto de Dio mem.

4 La saĝeco estis kreita antaŭ ĉiuj aferoj, kaj la prudenta kompreno de eterne. 5 [Fonto de saĝeco estas la vorto de Dio, ĝiaj vojoj estas la eternaj ordonoj.] 6 La radiko de saĝeco: al kiu ĝi malkaŝiĝis? Kaj ĝiajn planojn: kiu scias? 7 [La scio de saĝeco: al kiu ĝi sin manifestas? Kaj kiu komprenas ĝiajn multajn vojojn?] 8 Unu estas saĝa, tre timinda,"(Siraĥ 1,1.4-8)

La saĝo estas la intima scio pri Dio: per ĝi oni persone kaj intime spertas Dion kaj liajn aferojn Verkas [biblia profeto [Jeremia]]: “33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 34 Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros” (31, 33-34).

Saĝo laŭ nekristanaj kulturojRedakti

NotojRedakti

  1. Evidente temas pli Salomono idealigita ĉar se juĝata laŭ la torao lia saĝo tre malpliiĝas.
  2. Jesuo estas difinita ‘’Saĝo’’ en, ekzemple, Mateo 11, 19, Luko 11, 49, 1Kor 1, 24-30.
  3. 1-a epistolo al la korintanoj: "10 Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio. 11 Ĉar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. 12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio." (2,10-12)
  4. El la Libro de la Saĝo: " 10 Forsendu ŝin el la sanktaj ĉieloj, kaj sendu ŝin de Via glora trono, por ke ĉeestante kun mi ŝi laboregu, kaj mi sciu, kio estas plaĉa al Vi." (9, 10.

BibliografioRedakti

  • Katekismo de la Katolika Eklezio [1]
  • Tre racconti dello Spirito. Lettera pastorale per verificarci sui doni del consolatore, 1997-1998

Vidu ankaŭRedakti