Saň (germane Zahne) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Višňová en distrikto Liberec. Ĝi situas ĉe ŝtatlimo kun Pollando. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km nordokcidente de Višňová. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 11 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 8 loĝantoj.

Saň
germane Zahne
vilaĝo
Gastejo, domo n-ro 1 kun aŭtomobilo Trabant
Oficiala nomo: Saň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Višňová
Historia regiono Bohemio
Parto de Fridlanta terlango
Montaro Fridlanta montetaro
Najbaras kun Wolanów Pollando
Domoj 11 2011
Situo Saň
 - koordinatoj 50° 59′ 08″ N 15° 00′ 03″ O / 50.98556 °N, 15.00083 °O / 50.98556; 15.00083 (mapo)
Katastro 9,66 km² (966 ha) Andělka
Loĝantaro (2021)
Denseco 0,83 loĝ./km²
Unua skribmencio 1564
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 73
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Saň (Višňová)
Portalo pri Ĉeĥio

Saň situas en katastra teritorio Andělka kun areo 9,66 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1564.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869196
1880161
1890138
1900144
1910116
1921130
JaroLoĝantoj
1930120
195049
196128
197018
19801
19914
JaroLoĝantoj
20014
20113
20218

Transporto redakti

El plua parto de Višňová, el Filipovka, kondukas ĉi tien ŝoseo numero III/0355. Fervojlinio al Saň ne kondukas. Plej proksima (fervojlinio numero 037 kuniganta urbon Liberec kun la pola Zawidów) kondukas en ĉirkaŭ 1,5 kilometro malproksima Filipovka, en kiu troviĝas ankaŭ fervoja haltejo.

Memorindaĵoj redakti

  • Konstruaĵo n-ro 1 kun horloĝa tureto (hodiaŭ gastejo)
  • Kelka da konstruaĵoj de tradicia regiona arkitekturo
  • Slava burgejo sur promontoro norde de la domaro (kvankam ĝi katastre ne apartenas al Saň, ĝi estadas markata laŭ pli proksima vilaĝo Loučná). Ĝi estis loĝigita en la 9-a kaj la 10-a jarcentoj kaj ĝi montras similaĵojn kun malsupraluzacia burgejo Tornow
  • Eksa ŝtonminejo nomata Saňská skála oriente de la vilaĝo (maldekstre, te. norde de ŝoseeto ĝis Filipovka)

Pluaj fotoj redakti