Saint Helier

(Alidirektita el Saint-Hélier)
Tiu ĉi artikolo pritraktas la administran centron de la insulo Jersey en la Manika Markolo inter Francio kaj Britio. Por la kvartalo de la urbo Londono, vidu la tiuurban artikolon. Por la svisa verkistino vidu Monique Saint-Hélier

Sankto Heliero (angle Saint Helier, france Saint-Hélier, en la loka franca dialekto "Jèrriais" St Hélyi, nomata laŭ la kristana sanktulo Helier) estas unu el 12 komunumoj kaj inter ili la plej granda urbo de la insulo Jersey, la plej granda el la Manikinsuloj en la samnoma Manika Markolo inter Francio kaj Britio. La urbo situas ĉe la suda bordo de la insulo, havas proksimume 28.000 loĝantojn kaj estas la administra centro de la insulo (kvankam la registara palaco troviĝas en Saint Saviour).

Saint Hélyi panoranmique 2.jpg
Panoramo de Saint Heliero
Saint Helier
ĉefurbo • havenurbo • paroĥo de Ĵerzejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo JE2
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 522  (2011) [+]
Loĝdenso 3 162 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 11′ N, 2° 7′ U (mapo)49.185833333333-2.11Koordinatoj: 49° 11′ N, 2° 7′ U (mapo) [+]
Areo 10,6 km² (1 060 ha) [+]
Horzono GMT [+]
Saint Helier (Kanalinsuloj)
Saint Helier (Kanalinsuloj)
DEC
Saint Helier
Saint Helier
Situo de Saint Helier

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint Helier, Jersey [+]
vdr
urbocentra skulptaĵo
la merkata halo de Saint Helier

La komunumo kovras areon de 10,6 km², kio korespondas al 9 procentoj de la insula areo.

Historio redakti

Supozeble Saint Helier unuafoje ekloĝiĝis dum la epoko de la romia konkero de Gaŭlio. Komunumo kaj urbo ricevis sian nomon de kristana martiro, kiu mortis sur la insulo. La urba kristana preĝejo, kiu nun situas en ioma distanco de la marbordo, origine konstruiĝis rekte ĉe la marbordaj dunoj. Sur la monto Mont Orgueil super la loĝloko konstruiĝis fortikaĵo.

Dum la jaro 1155 en Saint Helier fondiĝis monaĥa abatejo sur la insuleto L'Islet - areo, kiu dum malalta tajdo estas konektita al la ĉefa insulo kaj nur dum alta tajdo estas insulo. Dum la epoko de la kristana reformacio la abatejo fermiĝis, kaj sur la insuleto konstruiĝis nova fortikaĵo, kiu transprenis la funkcion de la konstruaĵo sur la monto Mont Orgueil. La tiama guberniestro de la insulo nomas ĝin Elizabeth Castle laŭ la tiutempa brita reĝino Elizabeto la 1-a. Sub la posta reĝo Georgo la 1-a konstruiĝas la unua haveno de la urbo. La 6-an de januaro 1781 sur la "reĝa placo" de la urbo okazas la batalo de Jersey - la lasta provo de la franca armeo konkeri la insulon.

Ekde proksimume la jaro 1820 rimarkeblas kontinua almigro de parolantoj de la angla lingvo al la insulo kaj aparte la urbo Saint Helier.