Saint-Hilaire-sur-Helpe

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Hilaire (stacidomo).

Saint-Hilaire-sur-Helpe estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Saint-Hilaire-sur-Helpe
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord
INSEE kodo 59534 [+]
Poŝtkodo 59440
Demografio
Loĝantaro 800  (2021) [+]
Loĝdenso 52 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 8′ N, 3° 54′ O (mapo)50.1316666666673.9036111111111Koordinatoj: 50° 8′ N, 3° 54′ O (mapo) [+]
Alto 140 m - 206 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 15,41 km² (1 541 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Saint-Hilaire-sur-Helpe (Nord)
Saint-Hilaire-sur-Helpe (Nord)
DEC
Saint-Hilaire-sur-Helpe
Saint-Hilaire-sur-Helpe
Situo de Saint-Hilaire-sur-Helpe en departemento Nord
Saint-Hilaire-sur-Helpe (Francio)
Saint-Hilaire-sur-Helpe (Francio)
DEC
Saint-Hilaire-sur-Helpe
Saint-Hilaire-sur-Helpe
Situo de Saint-Hilaire-sur-Helpe en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Hilaire-sur-Helpe [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 800 loĝantoj sur areo de 15,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 52 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.

Geografio redakti

Saint-Hilaire-sur-Helpe estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Hilaire-sur-Helpe etendiĝas sur 15,41 km². Ĝi estas trafluata de la rivero Helpe Majeure

La vilaĝo estis konstruita sur roka elstaraĵo super la rivero Helpe Majeure, kiu tie ricevas la riveretojn Bûchemont, Cressonnière kaj Père Queue.


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio redakti

Saint-Hilaire-sur-Helpe unue disvolviĝis ĉirkaŭ la domareto de Fucheaux (sendependa paroĥo ĝis 1595), kie troviĝis romia travadejo super la Helpe Majeure : restas hodiaŭ kelkaj restaĵoj de ĝi.

Mezepoke, Saint-Hilaire dependis de la sinjortereno de Avesnes-sur-Helpe. La vilaĝo estis cedita al Francio de la traktato de la Pireneoj en 1659. Kozakoj okupis la vilaĝon inter 1815 kaj 1818, post la batalo de Waterloo.

Administrado redakti

Saint-Hilaire-sur-Helpe apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti