Sakia, alternative sakiehsakija (en araba, ساقية, sāqīya), nomita ankaŭ persa rado, "tablia", kaj en latina, "tympanum"[1] estas mekanika aparato por elpreno kaj plialtigi akvon pere de siteloj, ujoj aŭ ajnaj akvujoj fiksitaj rekte aŭ al vertikala rado, aŭ al senfina bendo funkciigita per tiu rado. La vertikala rado estas subtenita per akso por transmisio al horizontala rado, kiu estas tradicie movita per animala tirforto (oksoj, azenoj ktp.) Ĉar oni ne faras uzadon de la akvoenergio, la sakia estas diferenca disde norio kaj de aliaj tipoj de akvoradoj. Ĝi estas uzata ankoraŭ en Barato, Egipto kaj aliaj partoj de Mezoriento, same kiel en Iberia Duoninsulo kaj Balearoj. Ĝi estis inventita eble en Egipto de la helenisma periodo, en Persio aŭ Barato. La sakia estis uzita ĉefe por irigacio, kvankam ne nur, kiel montras la ekzemplon de Kusajr Amra, kie oni uzis almenaŭ parte por havigi akvon al la reĝa banejo.[2]

La "persa rado", ĉirkaŭ 1905.

Notoj redakti

  1. «Water lifting devices» (en angla). Konsultita la 22an de septmebro 2020.
  2. «Qusayr 'Amra : Site Management Plan» (PDF). Whc.unesco.org (en angla). januaro 2014.

Bibliografio redakti

  • Oleson, John Peter (Oleson, John Peter (2000), «Water-Lifting», en Wikander, Örjan, ed., Handbook of Ancient Water Technology, Technology and Change in History 2, Leiden: Brill, pp. 217-302, ISBN 90-04-11123-9000)
  • Fraenkel, P., (1990) "Water-Pumping Devices: A Handbook for users and choosers" Intermediate Technology Publications.
  • Molenaar, Un., (1956) "Water lifting devices for irrigation" FAO Agricultural Development Paper No. 60, Food and Agriculture Organization of the United Nations, Rome.