Salejo de Artern

Historia vido je la salejo en Artern, kun la salkolekta muro kaj tre ventmuelejoj, de 1829
Hodiaŭ ankoraŭ konserviĝinta ejo de la salejo

Salejo Artern (germane: Saline Artern) estis salejo en Artern, Germanujo kiu ankaŭ famiĝis pro ke deĵoris por tiu ĉi salejo la fama verkisto germana Novalis.

HistorioRedakti

Jam dum Mezepoko troviĝis surloke laborkabanoj. En 1477 la dinastioj Mansfeld kaj Hohnstein posedis la privilegiojn salekspluatajn. En 1521 aĉetis ankaŭ la urbo Artern kelkajn el tiaj privilegioj kaj en 1580 princo-elektisto Aŭgusto (Saksio) engaĝiĝis. Kvin jaroj poste la dinastio Schwarzburg eposedis la tuton kaj tuj ordonis ties ĉesigon; tiel ili efike elŝaltis konkurencon.

Finfine Aŭgusto la forta instigis la kontinuigon de la salekspluatado en Saksujo kaj sekve la teknika kortegkonsilisto Johann Gottfried Borlach starigis ĉ. 1733 modernajn ejojn elvaporigajn kaj salkolektan muron ĉe la urborando. Rotaĵo aldonitis sub la gvido de Heinrich Ulrich Erasmus von Hardenberg, la patro de la poeto Novalis. Post la prusio|prusiiĝo de Artern en 1815 la ekspluato daŭre floris. Ekde 1850 oni gajnis salon el nova vejno danke al vapormaŝinuzo. La schwarzburg-oj vendis la rajton finfine al la prusoj kaj reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio) cedis ilin tuj al la urbo Artern. La politikistoj tie ankaŭ instalis kuracejon. Pro la multego da moskitoj la salejo forlasitsi en la 20a jarcento. Hodiaŭ la tuto estas naturprotektota zono kie kreskas bone la artemizioj.

SalejoparkoRedakti

La salejopako ĉe Unstrut estas granda 6,5 hektarojn kaj gastigas ĉefe regionajn arbospecojn (ekz. acerojn, kverkojn, kaŝtanarbojn, [tilio]]jn, [[[saliko]]jn; krome du maloftajn metasekvojon (ankaŭ ĉinajn), ailantojn, bignoniacojn. En 1865 jam komencis la urbplibeligsocieto aranĝi parkon. La salejestro kaj supera minejkonsilisto Constantin Wonnerberg starigis en la 20a jarcento la salkolektan muron, tenisejon, inhalejon, saltrinkejonkaj infansanighejmon Cacilienheim. El ĉio tia hodiaŭ nur partoj ankoraŭ ekzistas. Jes ja havas la parko scenejon liberaeran kiu volonte uzatas por filmprojekciadoj kaj aliaj eventoj.

Eksteraj ligilojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Gustav Poppe: "Zur Geschichte der ältern Saline bei Artern", en: Zeitschrift des Harz-Vereins für Geschichte und Altertumskunde, 1/1868, p. 308-317
51.36222222222211.298888888889