Salar de Uyuni

(Alidirektita el Salejo de Ujuni)

La salar de Uyuni Salejo de Ujuni aŭ de Tunupa estas, pro siaj ĉirkaŭ 10.582 km²,[1] la plej granda salebenaĵo de la mondo. Ĝi situas je ĉirkaŭ 3.650 m de alto super marnivelo en la Departamento de Potosí, en la Anda altebenaĵo de Bolivio, ĉe la Andoj.

Salar de Uyuni
salebenaĵo
Salar Uyuni au01.jpg
Salebenaĵo Salar de Uyuni
Oficiala nomo: Salar de Uyuni
Ŝtato Bolivio Bolivio
Departementoj Potosiio, Oruro
Historia regiono Ballivián lago
Parto de Altiplano
Situo Salar de Uyuni
 - alteco 3 663 m s. m.
 - koordinatoj 20° 08′ 01″ S 67° 29′ 20″ U / 20.13361 °S, 67.48889 °U / -20.13361; -67.48889 (mapo)
Profundo 130 m
Areo 10 582,0 km² (1 058 200 ha)
Situo enkadre de Bolivio
Blue pog.svg
Situo enkadre de Bolivio
South America laea relief location map.jpg
Blue pog.svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Salar de Uyuni

FormadoRedakti

La areo kiun nuntempe okupas tiu dezerto, estis kovrita antaŭ 40.000 jaroj de la Lago Ballivián. La Salar de Coipasa kaj ankaŭ la lagoj Poopó kaj Uru Uru estas restaĵoj de tiu granda pralago. La salejo de Ujuni estas proksimume 25 fojon pli granda ol la Salejo de Bonneville en Usono.

Ekonomia gravoRedakti

La Salejo de Ujuni enhavas ĉirkaŭ 10 mil milionoj de tunoj da salo, el kiuj 25,000 tunojn oni elfosas ĉiujare. La tuta ministaro apartenas al la kooperativo de Colchani. Ĉiu novembro, la Salejo de Ujuni estas ankaŭ la reproduktejo de tri specioj de sudamerikaj flamengoj: nome la ĉilia, la punaa kaj la anda. Ankaŭ pro tio ĝi estas ankaŭ grava turismejo. Estas hotelo tute konstruita el salo kaj diversaj insuloj. Ĉar la tereno de la salejo estas tiom ebena, ĝi utilas kiel vojo tra la bolivia altebenaĵo.

Krome, Salar de Uyuni enhavas duonon de la tutmonda kvanto de litio, metalo uzata en altdensecaj baterioj (vidu Litia baterio). Ne estas nuntempa minejo kaj la bolivia registaro ne permesas ekspluatadon al eksterlandaj entreprenoj, sed anstataŭe ĝi klopodas konstrui sian propran eksperimentan minejon.[2]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Encyclopædia Britannica - Uyuni Salt Flat.
  2. "Bolivia holds key to electric car future", BBC, Novembro 9a, 2008

Eksteraj ligilojRedakti

{{commonscat|Salar de Uyunotosi.com/ Potosi - Salar de Uyuni kaj aliaj lokoj de Potosi]

Pluaj fotojRedakti

Panorama vido de Salar.
Insulo Incahuasi meze de Salar.
Tombejo de trajnoj proksime de urbo Uyuni