Salisov (germane Salisfeld, pole Salisów) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Zlaté Hory. Ĝi situas 2,5 km norde de Ondřejovice kaj 4,5 km okcidente de Zlaté Hory, sur norda deklivo de monteto Stražisko, proksime de ŝoseo el Zlaté Hory al Mikulovice. Vivas ĉi tie 27 loĝantoj (2021).

Salisov
germane Salisfeld
vilaĝo
Preĝejo en Salisov
Oficiala nomo: Salisov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Zlaté Hory
Historiaj regionoj Silezio, Nazia Germanio
Montaro Zlatohora montetaro
Domoj 31
Situo Salisov
 - alteco 390 m s. m.
 - koordinatoj 50° 16′ 35″ N 17° 20′ 11″ O / 50.27639 °N, 17.33639 °O / 50.27639; 17.33639 (mapo)
Katastro 17,93 km² (1 793 ha) Ondřejovice v Jeseníkách
Loĝantaro 27 (2021)
Denseco 1,51 loĝ./km²
Fondo 1795
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 75
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Salisov
Portalo pri Ĉeĥio

Salisov situas en katastra teritorio Ondřejovice v Jeseníkách kun areo 17,93 km².

Historio redakti

Domaro Salisov estis fondita en la jaro 1795 fare de prusia nobelo Karl Ignaz von Salis, posedanto de bieno Ondřejovice, laŭlonge laŭ imperia ŝoseo el Zlaté Hory ĝis Mikulovice (la ŝoseo estis en la jaro 1875 transmetita pli malproksimen de la vilaĝo).

La unua ligna kapelo en Salisov estis konstruita en la jaro 1823, sed jam la sekvantan jaron ĝi subiĝis al ŝtormo. Anstataŭigis ĝin nur sonorilo. Nova ligna kapelo estis konstruita en la jaro 1880 kaj disvastigita en la jaro 1892, sed je du jaroj pli malfrue ĝi estis anstataŭigita de ĝis nun ekzistanta masonita konstruaĵo de filia preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria.

Salisov apartenis ĉiam al Ondřejovice kaj estis elmembrigita kun ĝi al Zlaté Hory la 13-an de februaro 1964.

Konsisto de Salisov estas grupo da domoj Srncov (antaŭe Königova Výšina, germane Königsberg), direkte al Javorná, estiĝinta en la 19-a jarcento. En la jaro 1930 ĉi tie estis 4 domoj kaj 18 homoj., en la jaro 2003 tri domoj, el tio du loĝataj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869256
1880287
1890309
1900306
1910330
1921286
JaroLoĝantoj
1930288
1950117
1961107
197076
198047
199134
JaroLoĝantoj
200145
201131
202127

En Salisov estas registritaj 20 adresoj : 19 daŭraj objektoj kaj 1 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 19 domoj, el tio 15 daŭre loĝataj.

Naskiĝintoj redakti