Salomona sturno
La Salomona sturno (Aplonis grandis) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas indiĝena de Papuo-Novgvineo kaj pli precize kiel endemio de Salomonoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Salomona sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis grandis (Salvadori, 1881) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiuj sturnedoj, kiel ĉe aliaj de la sama genro estas brilnigrecaj. La brunaj unuarangaj flugilplumoj de tiu specio estas malfacile observeblaj. La brunaj flugiloj estas rimarkinde pli longaj kaj fortikaj (kaj ankaŭ temas pri birdoj kun pli malgrandaj kapoj proporcie) ol ĉe aliaj sturnoj de la genro Aplonis. La okuloj estas malhelaj.
La fajnaj, altatonaj notoj de tiu specio estas komplete diferencaj el akraj alvokoj de la Metala sturno kaj el la laŭtaj ordonecaj krioj de la Kantosturno. Ili diferencas ankaŭ laŭ flugmaniero.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Aplonis grandis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.