Salvaleón

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio


Salvaleón estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Salvaleón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06174
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 671  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 31′ N, 6° 47′ U (mapo)38.510296-6.7867057Koordinatoj: 38° 31′ N, 6° 47′ U (mapo) [+]
Alto 519 m [+]
Areo 71,8 km² (7 180 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salvaleón (Hispanio)
Salvaleón (Hispanio)
DEC
Salvaleón
Salvaleón
Situo de Salvaleón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salvaleón [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas porrineros. La censita populacio en 2008 estis de 2.052 loĝantoj.

Situo redakti

Salvaleón estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 519 m; je 56 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, je 88 km de Mérida, la regiona ĉefurbo kaj je33 km de Jerez de los Caballeros, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 71,8 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio redakti

Salvaleón limas kun:

Geografio kaj ekonomio redakti

La vilaĝo situas inter la malferma arbaro dehesas dense loĝataj de anzinoj kaj korkokverko, kio permesis la disvolvigon de la ekstensiva brutobredado de la tipa porko nomata cerdo ibérico pere de dikigo per glanoj, iĝante unu el la ĉefaj produktistoj de Hispanio.

Salvaleón ĝuas privilegian situon en la deklivaj montetaroj de Sierra Morena, kun plej taŭga klimato por la perfekta prosduktado de ŝinko kaj aliaj produktoj de la cerdo ibérico. La municipo posedas komunan bienon nome Monte Porrino el kio venas la nomo de la vilaĝanoj kaj fama marko de la produktoj; tiun bienon profitas laŭvice la vilaĝanoj.

Krome ĉe la vilaĝo estas ankaŭ aliaj kultievjoj kiel tiuj de olivarbaro kaj figarbaro, krom la vitejoj kaj aliaj specioj. La kultivon de cerealo apenaŭ permesas la montara tereno.

Historio redakti

Eble ekzistis setlejo dum la romia epoko sed ne certe. Ja estas certa setlejo kun kristana kulto en epoko de visigotoj, ĉar estis templo de la 7-a jarcento en la tereno de la aktuala preĝejo.

Dum la islama epoko la vilaĝo estis rifuĝejo de mozaraboj. Laŭ legendo en la kastelo stara sur proksima monto rifuĝiĝis Ibn Marŭan, fondinto de Badajoz. Tiu, kun la asturia reĝo Alfonso la 3-a venkis la armeon de la Emiro de Kordovo ĉe la fortikaĵo de Monsalud en la jaro 886.

En 1228 la vilaĝo estis "rekonkerita" kaj reloĝata de leonanoj. La militoj kontraŭ Portugalio en la 14-a kaj 15-a jarcentoj damaĝis la vilaĝon. En 1462 la familio Suárez de Figueroa ekposedis la senjorlandon kaj la vilaĝo ekformis parton de la Senjorlando de Feria.

Ĝi ankaŭ suferis la malbonaĵojn de la Milito de Portugala Restaŭrado, ĉar estis rabita en 1644; poste dum la Milito de hispana sukcedo en 1706 denove estis konkerita de armeo brita-nederlanda-portugala.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo
  • Ermitejo
  • Dolmenoj, romiaj restaĵoj, mezepokaj tomboj
  • Interpretejo pri anzinaro "dehesa".

Demografio redakti

Demografia evoluo de Salvaleón inter 1900 kaj 2007
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970
3135 3353 3537 3679 3838 4281 4012 3005
1981 1991 1996 1999 2001 2005 2007
2349 2122 2350 2220 2173 2172 2081

Festoj redakti