Samtgemeinde Rethem

komunumaro en Malsupra Saksio
(Alidirektita el Samtgemeinde Rethem/Aller)

Samtgemeinde Rethem aŭ plenformale Samtgemeinde Rethem/Aller (platgermane Samtgemeen Reten/Aller) estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Heidekreis de la federacia lando Malsupra Saksio. Administra centro de ĝi estas la samnoma komunumo Rethem, borde de la rivero Aller. Fine de decembro 2022 la komunumaro sume havis 4647 loĝantojn.

komunumaro Rethem
Blazono
Samtgemeinde Rethem (Germanio)
Samtgemeinde Rethem (Germanio)
DEC

Map

komunumaro en Malsupra Saksio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Heidekreis
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Aŭtomobila kodo HK
Oficiala Municipokodo 033585402
Subdivido 4 komunumoj
Politiko
Komunumestro Cort-Brün Voige
Titolo de komunumestro Samtgemeindebürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Lange Straße 4
27336 Rethem (Aller)
Demografio
Loĝantaro 4647 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 47′ N, 9° 23′ O (mapo)52.789.38Koordinatoj: 52° 47′ N, 9° 23′ O (mapo)
Areo 108,59 km²
Oficiala retejo http://www.rethem.de/
vdr