San Juan del Sur [sanxuAn] (Sankta Johano de la Sudo) estas vilaĝo ĉe la pacifika marbordo de la Depertemento Rivas en Nikaragvo. Ĝia populacio estas 17.104 personoj.

golfeto de San Juan del Sur

Historio redakti

Andrés Niño (fama maristo) alvenis al la golfeto de San Juan del Sur en 1523 provante trovi aliron al Lago de Nikaragvo ekde la Pacifika oceano. Ĝia marhaveno atingis grandan gravecon meze de la 19-a jarcento dum la orimpetego en Usono. Ĝis la finigo de la unua transkontinenta fervojo en 1869 miloj da usonanoj de la orienta bordo, vojaĝis al Kalifornio per ŝipo transirante Centramerikon en Nikaragvo kaj uzante la marhavenon de San Juan del Sur.

Ekonomio redakti

La plej granda parto de la enspezoj de la vilaĝo alvenas el la marhaveno kaj la turismo. La vilaĝo estas tre grava turisma loko en Nikaragvo kun multaj hoteloj kaj belaj plaĝoj.

Eksteraj Ligiloj redakti

Pri San Juan del Sur Arkivigite je 2017-09-15 per la retarkivo Wayback Machine