Sanao
Sanao (arabe صنعاء [Ṣanaʿāʾ] - estas la ĉefurbo de Jemeno. Sanao estas la politika, ekonomia kaj kultura centro de la lando.
Sanao | |
arabe صنعاء Ṣana'ā' | |
urbo | |
Oficiala nomo: صنعاء | |
Ŝtato | Jemeno |
---|---|
Duoninsulo | Araba duoninsulo |
Gubernio | Gubernio Sanao |
Historiaj regionoj | 4
|
Subdivido | 10
|
Memorindaĵo | Bab Al-Yemen |
Situo | Sanao |
- alteco | 2 200 m s. m. |
- koordinatoj | 15° 20′ 54″ N 44° 12′ 23″ O / 15.34833 °N, 44.20639 °O (mapo) |
Loĝantaro | 1 937 451 (2005) |
Unua skribmencio | 1-a jarcento |
Horzono | UTC (UTC+3) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Malnova Urbo de Sanao |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1986 (#10) |
Numero | 385 |
Regiono | Arabaj ŝtatoj |
Kriterioj | iv, v, vi |
Situo enkadre de Jemeno
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Sana'a | |
Retpaĝo: www | |
Laŭ la stato de 2015 en la urbo vivis 2 957 000 loĝantoj sur areo de 3 450 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 857 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiLa urbo situas 2 200 metrojn super la marnivelo okcidente de la monto Nokum, 320 kilometrojn norde de la havena urbo Adeno.
Kulturo kaj vidindaĵoj
redaktiSanao estas mondfama pro sia unika arkitekturo. En la eksa palaco de la imamo nuntempe troviĝas la nacia muzeo pri jemena historio. La historia urbocentro [1] Arkivigite je 2008-03-07 per la retarkivo Wayback Machine estas ĉirkaŭita de remparo, interrompita de sep urbaj pordegoj. La urbocentro konsistas el miloj da turaj domoj de ĝis ok etaĝoj el sabla argilo, kiuj ĉiuj konstruiĝis antaŭ pluraj jarcentoj.
La unika urbocentro dum la jaro 1988 deklariĝis Monda Kultura Heredaĵo de UNESKO kaj sekve amplekse restaŭriĝis. La projekto pri restaŭriĝo mem dum la jaro 1995 ricevis la arkitekturan premion Aga Khan. Centre de la urbo ekzistas pluraj muzeoj kaj grandan bazaron, kie vendiĝas interalie juveloj kaj artaĵoj el arĝento, vestaĵoj kaj tukoj el silko, produktoj el ledo kaj tapiŝoj.
Araba kultura ĉefurbo 2004
redaktiDum la jaro 2004 Sanao estis araba kultura ĉefurbo[2][rompita ligilo]. Kadre de ties programo ne nur prezentiĝis la landa kulturo el la prahistoria, islama kaj juda historio kaj la nuntempo, sed ankaŭ venis kaj prezentiĝis elstaraj gastoj el eŭropaj kaj aliaj aziaj kulturoj. Ekzemple gastis kaj prelegis la germana romanverkisto Günter Grass, kaj la Eŭropa Filharmonio el la urbo Magdeburg dum februaro en la historia urbocentro donis subĉielan koncerton de klasika germandevena muziko de la verkistoj Ludwig van Beethoven, Johannes Brahms kaj Wolfgang Amadeus Mozart. Entute temis pri la unua koncerto de filharmonia orkestro en Jemeno.
Ekonomio kaj infrastrukturo
redaktiLa urbo estas la plej grava ekonomia centro de la lando. Gravas fabrikado de vestaĵoj kaj ĉiuspecaj metiejoj. Agrikulture en la ĉirkaŭa regiono aparte gravas la kultivado de diversaj fruktoj.
Trafiko
redaktiPor la publika transporto preskaŭ ekskluzive uziĝas dizelmotoraj aŭtobusoj. La urbo havas internacian flughavenon.
Eduko
redaktiLa universitato de Sanao fondiĝis dum la jaro 1970.
Eksteraj ligiloj
redakti- Sanaano - unu jaron en Jemeno Arkivigite je 2006-10-05 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Profesia fotogalerio Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machineangle
- Grupo Sanao de la Germana Arkeologia Instituto Arkivigite je 2008-09-17 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Monda Kulturheredaĵo Sanao Arkivigite je 2006-09-09 per la retarkivo Wayback Machine germane