Sangodiamanto estas diamanto kiu devenas de regiono de sangoverŝaj konfliktojmilitoj en Afriko. La enspezoj de ĝia vendo estas uzata por financi ribelantojndiktatorajn reĝimojn.

Esplormaniero de diamantoj en Sieraleono.

Unuiĝintaj Nacioj (UNO) provas enkonduki sistemon por akiri ateston pri aŭtenteco por malfaciligi la vendadon de konfliktaj diamantoj. En la 19a de julio 2000, la Monda Diamantkongreso en Antverpeno aprobis tiacelan rezolucion.

Alia materialo, kiu simile misuziĝas estas koltano, kiu tre konvenas por la produktado de kondensatoroj kaj poŝtelefonoj.

La usona filmo Blood Diamond el 2006 pritraktas la komercon kaj la batalon kontraŭ la komerco de konfliktaj diamantoj.

Eksteraj ligiloj redakti