Sankta Arbaro

historia arbaro en Alzaco

La Sankta Arbaro - germane Heiliger Forst, france Forêt Sainte - estas malnova nomo por la Arbaro de Hagenau (Hagenauer Forst / Forêt de Haguenau) en Malsupra Alzaco. Ĝi ĝis la komenco de la 19-a jarcento estis germane nomita Hagenauer Reichswald ("imperia arbaro de Hagenau") ĉar ĝi havis statuson de imperia senpereco kadre de la germanlingva Sankta Romia Imperio.[1] Ĝi situas 40 kilometrojn okcidente de Baden-Baden, ĉirkaŭ 30 kilometrojn okcidente de la Rejno. Kun ĉirkaŭ 21 000 hektaroj, la Sankta Arbaro estas la plej granda arbaro en Alzaco kaj la sesa plej granda en tuta Francio.[2]

printempaj anemonoj en la Sankta Arbaro

La Sankta Arbaro restis kiel arbara areo inter Pfaffenhoffen/Pfaffenhofen en la okcidento, Bischwiller/Bischweiler en la sudoriento kaj Seltz/Selz ​​​​en la nordoriento ĉar ĝia sabla grundo ne estis sufiĉe fekunda por agrikultura uzo.

Ĝi ricevis sian nomon pro la multaj monaĥejoj kaj preĝejoj kiuj estis konstruitaj en ĝi, inkluzive de:

  • monaĥejo Surburg en Surbourg/Surburg, la plej malnova monaĥejo en Alzaco
  • monaĥejo Sankta Valburga en Walbourg/Walburg, benediktana abatejo fondita ĉirkaŭ 1074, en kiu la patro de Frederiko Barbarossa estas enterigita,
  • monaĥejo Marienthal ("maria valo" inter Haguenau/Hagenau kaj Bischwiller/Bischwiller, la centro de la alzaca maria sindonemo
  • monaĥejo Königsbrück/Koenigsbruck, cisterciana monaĥejo

Triono de la Sankta Arbaro estis parto de la doto kiun Agnes von Waiblingen, la filino de imperiestro Henriko la 4-a, donis en la edzecon al Frederiko la 1-a el la familio Ŝtaŭfoj, duko de Ŝvabio. La aliaj du trionoj restis ĉe la Salioj. En la jaroj kiuj sekvis, la Sankta Arbaro iĝis preferata ĉasejo por la Ŝtaŭfoj. La filo de Frederiko, duko Frederiko la 2-a, konstruis ĉaskabanon sur insulo en la rivero Moder, kiu estis trakonstruigata de lia filo, imperiestro Frederiko Barbarossa, al reĝa palaco, kaj ĉirkaŭ kiu finfine disvolviĝis la urbo Haguenau/Hagenau.

Referencoj redakti

  1. Alfred Overmann: Die Abtretung des Elsass an Frankreich im Westfälischen Frieden (germane: "La asigno de Alzaco al Francio laŭ la Vestfalia Paco"). Zeitschrift für die Geschichte des Oberrheins. Neue Folge. Band XIX ("Revuo por la historio de la Supra Rejno. Nova epizodo. Volumo 19"), Hajdelbergo, Universitata librejo Winter, 1904, diĝite, paĝoj 79 kaj sekvaj
  2. artikolo Forêt de Haguenau, de la nacia oficejo de arbaroj (Office National des Forêts) de Francio, arkivigita, france