Sankta Korono

Sankta Korono (ankaŭ nomita Sankta Stefanino) estas laŭ la legendo kristana martirino, kiu naksiĝis verŝajne en la jaro 160 aŭ en Sirio aŭ en Egiptio kaj estis mortigita en la jaro 177 en la aĝo de 16 jaroj. Laŭ la katolika instruo ŝi estas la patronino de la trezorserĉantoj, de la mono (pro la simileco de la vorto kun la monunuo: la krono) kaj ankaŭ foje kredantoj preĝadis al ŝi por protekto kontraŭ epidemioj kaj bestomalsanoj.[1] La memmortago de Sankta Korono estas la 14-a de majo.

Viktoro kaj Sankta Korono, miniaturpentraĵo sur horlibro (preĝlibro), Parizo proksimume en la jaro 1480

Kronvirusa pandemio de 2019-2020Redakti

Dum la Kronvirusa pandemio de 2019-2020 la Paroĥo Sankta Pankracio en Roding publikigis preĝformon kuna alvoko de Sankta Korono. [2]

Tamen inter katolikaj teologoj ne ekzsistas interkonsento, ke la unuopa alvoko de Sankta Korono kontraŭ bestomalsanoj kaj epidemioj pravigu la mondvastan adoradon de Sankta Korono kontraŭ la kronvirusa pandemio.

ReferencojRedakti

  1. Ekumena Leksiko (Ökumenisches Lexikon, en germana lingvo), konsultita 2020-05-15
  2. Domradio.de Novene in Seuchenzeiten (germanlingve), konsultita 2020-05-15

Eksteraj ligilojRedakti