Sankta Maŭro

sanktula patrono de la urbo Parenzo / Poreč en Istrio, nuna Kroatio

Sankta Maŭro, latine Maurus de Parentium, estas la patrono de la kroatia urbo Poreč, nomita Parentium en romaj tempoj. La kristana eklezio ekzistis en Istrio ekde la tempoj de la fruaj kristanaj martiroj. Sankta Maŭro estis la unua episkopo de Parentium kaj la diocezo Istrio kiu suferspertis martiran morton fine de la 3-a jarcento. En la 5-a jarcento en la urbo konstruiĝis baziliko kie la relikvoj de la sanktulo, nun la patrono de la urbo, estas konservitaj en votiva kapelo. Li estas montrita sur mozaiko de la bazilika apsido kun martira krono en la mano.

en la apsida mozaiko de la baziliko de Poreč, Sankta Maŭro estas la tria person de maldekstre, kun martira krono en la mano