Sankta Maria de la Kruco

La Sanktejo de Sankta Maria de la Kruco (Itale: Santa Maria della Croce) estas preĝejo de la 15-a jarcento kaj kvartalo kiu troviĝas en la komunumo de Crema, en la Provinco de Kremono, Italio. Ĝi pli precize lokiĝas je unu kilometro de la ena urbo laŭ la vojo 591 al Bergamo.

Sankta Maria de la Kruco en Crema.

Historio redakti

La 13-an de februaro 1489, Caterina degli Uberti, de riĉa familio de Crema, edziniĝis al Bartolomeo Pederbelli nomata Contaglio, krimulo el Bergamo ekzilita el sia provinco ĉar li kaŝis sian fuĝan statuson, kiu vivis en Crema. Contaglio kiu ne pagis la doton, trovis sin en malfacila situacio.

 
La legenda miraklo: Caterina renkontas la Madonon kiu helpas.

Laŭ legendhistoriaj registroj, en la 2-a de aprilo 1490 Contaglio decidigis (aŭ devigis) Caterina reveni al ŝia familio en Bergamo. Li forlasis la ŝoseon al Bergamo kaj transiris arbaron nomitan Novelletto. Ĝuste tie li frapis ŝin per sia glavo kaj amputis la dekstran manon kaj parton de la brako; dum la batoj daŭris, la glavo rompiĝis en du. Tamen, li prenis sian tranĉilon kaj batis ŝin en la dorson.[1] La klingo ne penetris en la korpon, sed glitis laŭ la vesto, kaŭzante frakasadon proksime de ŝia maldekstra ŝultro. Contaglio fuĝis kun tornistro de Caterina kaj kvar oraj ringoj apartenantaj al Caterina. Oni sciis nenion pli pri li.

Caterina petis helpon al la Madono por ricevi la sakramentojn. Tiam aperis malbone vestita virino kaj diris: "Mi estas tiu, kiun vi vokis..." kaj portis al Caterina najbaran farmiston kiu donis sian unuan helpon. Kiel estis jam malfrue kaj la urbopordoj de Crema estis jam fermitaj, Caterina ne povis transiri ĝis la sekva tago. Ŝi estis vizitita de kuracisto kaj intervjuita de "Juĝisto Malbeno" (Venecia juĝisto), tiam pastro Filippo, de la paroko de Sankta Benedikto, kiu donis al ŝi la sakramentojn; nur tiam ŝi malvivis.

La unua miraklo redakti

Al la sceno de la krimo estis metita ligna kruco. Monaton poste, en la 3-a de majo, knabo[2] kun seriozaj piedoproblemoj kiuj lin neebligis esti sendependaj, estis portita al Novelletto. Post preĝoj, laŭdire la knabo komencis marŝi. Tiu unua miraklo altiris multajn homojn. La kronikoj raportas ke la saman tagon okazis kvardek miraklaj resaniĝoj.

La preĝejo redakti

La arkitekto de Lodi Giovanni Battagio estas malantaŭ la konstruaĵo, kun plano de greka kruco: centra korpo, 35 metrojn alta, cirkula interne kaj okangula ekstere; al kio estas aldonitaj kvar malgrandaj etendoj de preskaŭ 15 metroj altaj.[3]

Johano Paŭlo la 2-a preĝis en la kripto de la sanktejo dum sia vizito al Crema en la 20-a de junio 1992.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. CFR la dokumenton Sentenza Criminale. Copia tratta dal Registro delle Sentenze Criminali del 1490 nella Cancell.a (Cancelleria) Pretoria di Crema en latino, de Tommaso Ronna en Storia della Chiesa di Santa Maria della Croce eretta fuori della R. Città di Crema, Milano. 1825; kiel ankaŭ atestantoj de André Robatto, 1490
  2. Priskribita de la verkisto Tommaso Ronna kiel la "...11-jara filo de ia Francesco Marazzo..."
  3. itale CFR Vincenzo Maria Coronelli, Chiesa di santa Maria della Croce acquaforte, 1699 ; kaj ankaŭ L. Mantovani; Zaninelli: Veduta del santuario di Santa Maria della Croce, 1835. Tiuj verkoj estas tenitaj ĉe la Muzeo Cívico de Crema

Eksteraj ligiloj redakti