Saro-ciklo
La saro-ciklo estas periodo de 223 "sinodaj lunmonatoj"[1] (proksimume 6585,3213 tagoj, do 6585 tagoj kaj preskaŭ triona tago respektive preskaŭ ok horoj, aŭ preskaŭ 18 jaroj, 10 tagoj kaj 8 horoj), kiu povas esti uzata por antaŭdiri eklipsojn de la suno kaj la luno. Unu saro-ciklon post la eklipso, la suno, tero, kaj luno revenas al proksimume la sama relativa geometria pozicio, kaj preskaŭ identa eklipso okazos - tiu fenomeno estas nomata "eklipsa ciklo".
Serio de eklipsoj, kiuj estas apartigataj per unu saro-cirklo, nomiĝas saro-serio.
Historio
redaktiLa unuaj personoj, kiuj dokumentigis la fenomenon de saro-ciklo, estis la astronomoj de la Nov-Babilona Imperio en la lastaj jarcentoj antaŭ nia erao.[2][3][4] Poste la fenomeno estis konata al Hiparko, Plinio la Maljuna[5] kaj Ptolemeo,[6] sub malsamaj nomoj.
La sumera kaj babilona vorto "ŝar" (šár) estis unu el la mezurunuoj de antikva Mezopotamio kaj kiel numero havis valoron de 3600.[7] La nomo "saro" (greke σάρος saros) estis unue donita al la eklipsa ciklo fare de Edmond Halley en 1691, kiu prenis la vorton el la bizanca enciklopedia vortaro Suido, el la 11-a jarcento.[8] La informo en la enciklopedia vortaro Suido siavice devenis de la Kroniko de Eŭsebio de Cezareo, kiu citis Berosos, babilonian verkiston el la helenisma epoko.
Mekanika kalkulo de la ciklo estas enkonstruita en la Meĥanismo de Antikithera.
Notoj
redakti- ↑ 1 "sinoda lunmonato" estas ekzakte 29 teraj tagoj, 12 horoj, 44 minutoj kaj 2,9 sekundoj (komparu la alineon synodic month en la anglalingva vikipedio)
- ↑ Tabuloj 1414, 1415, 1416, 1417, 1419 de: T.G. Pinches, J.N. Strassmaier: Late Babylonian Astronomical and Related Texts ("Malfruaj babilonaj astronomiaj kaj rilataj tekstoj "). A.J. Sachs (red.), eldonejo Brown University Press 1955
- ↑ A.J. Sachs & H. Hunger (1987, 1996): Astronomical Diaries and Related Texts from Babylonia ("Astronomiaj taglibroj kaj rilataj tekstoj el Babilono "), Vol.I..III. Österreichische Akademie der Wissenschaften ("Aŭstria Akademio de la Sciencoj"). ibid. H. Hunger (2001) Vol. V: Lunar and Planetary Texts ("Tekstoj pri luno kaj planedoj")
- ↑ P.J. Huber & S de Meis (2004): Babylonian Eclipse Observations from 750 BC to 1 BC ("Babilonaj observoj de Eklipsoj inter la jaroj 750 kaj 1 antaŭ nia erao"), par. 1.1. IsIAO/Mimesis, Milano
- ↑ enciklopedio Naturalis historia (latine), volumo II.10 [56]
- ↑ en volumo IV.2 de la origine malnovgreka matematika kaj astronomia verkaĵo Hē Megalē Syntaxis (Ἡ Μεγάλη Σύνταξις, ‘la granda kompono’) de Ptolemeo el Aleksandrio, kutime nun nomata laŭ nomo Almagesto inspire de la araba titolo اَلْمَجِسْطِيّ, al-magesti
- ↑ Microsoft Encarta College Dictionary (angle), 2001
- ↑ La koncerna alineo el la bizanca enciklopedia vortaro Suido en angla traduko rete legeblas tie, jen en arkivigo de aŭgusto 2018. (angle)