Sasebo
Sasebo, (japane 佐世保市) estas urbego kaj marhaveno en Japanio, en insulo kaj regiono Kiuŝuo, en Gubernio Nagasaki.
Sasebo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | |||||
| |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Nagasaki | ||||
Supermara alteco | 0 m T.P. [+] | ||||
Koordinatoj | 33° 11′ N, 129° 43′ O (mapo)33.18129.715Koordinatoj: 33° 11′ N, 129° 43′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 364,04 km² (36 404 ha) [+] | ||||
Areo | 364,04 km² (36 404 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 242 664 [+] (1-a de marto 2021) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Vikimedia Komunejo: Sasebo, Nagasaki [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Demografio
redaktiEn 2024 Sasebo havis populacion de 230 873.
Geografio
redaktiSasebo situas en la nordokcidenta parto de Kiuŝuo en ties duoninsulo laŭ la maro sur malebenaĵo (ofte sur montetoj), tial bicikloj ne estas vaste uzitaj. La urbego inkludas la insulon Ukujima. Nacia Parko estas proksime. Gubernia sidejo Nagasako troviĝas 48, Fukuoka 82, Kumamoto (urbo) 104, ĉefurbo Tokio 946 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
redaktiSasebo estis malgranda fiŝkaptista vilaĝo en la paseo. La japana admiralo elektis tiu ĉi lokon mararmea bazo pro profundakva haveno kaj geografia proksimeco al Ĉinio kaj Koreio, eĉ karbominejoj ne estis tro for. La bazo estis fondita en 1886, kiu iĝis la plej grava haveno por la japana mararmeo en ĝiaj operacioj en la Unua Ĉin-Japana Milito kaj Rusa-Japana Milito. En 1889 Sasebo estis kreita moderna municipo, poste estis levita rekte al urbostatuso en 1902. Sasebo aneksis la najbarajn vilaĝojn en 1927, urbon en 1938, municipojn en 1942. La urbo travivis damaĝon pro usona bombado en 1945, 48% de la urbo estis detruita. La grava mararmea bazo kune kun ŝipkonstruejo ĝis fino de la 2-a mondmilito restis japana, poste parte ĝi iĝis usona. La urbo daŭre kreskis per municipoj inter 1954-1958, Sasebo estis nomumita speciala urbo kun pliigita loka aŭtonomio, pli poste kernurbo en 2016. Pliaj kunfandoj okazis 2005, 2006 kaj 2010.
Ekonomio
redaktiŜipkonstruado kaj rilataj pezaj industrioj daŭre dominas la ekonomion. La haveno havas aktivan fiŝkaptistan floton. En la maro oni kreskigas ostrojn kaj perlojn.
Eduko
redaktiEn Sasebo universitato kaj altlernejo reprezentas la plej altan edukon.
Trafiko
redaktiSasebo havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn.
Klimato
redaktiSasebo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 13-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1527 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, januare iomete neĝas.
Vidindaĵoj
redakti- katolika novgotika kirko konstruita en 1930, ĝi estas simbolo de Sasebo
- aliaj preĝejoj
- muzeoj
- bestoĝardeno
Famuloj
redaktiĜemelurboj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans