Savoia di Lucania

komunumo de Italio

Savoia di Lucania [savOja di lucAnja] estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Basilikato kaj al la provinco Potenza. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 008 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Caggiano (SA), Picerno, Sant'Angelo Le Fratte, Satriano di Lucania, Tito kaj Vietri di Potenza.

Savoia di Lucania
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Basilikato
Provinco PZ Potenco
Geografia situo 40° 34′ N, 15° 33′ O (mapo)40.56666666666715.55Koordinatoj: 40° 34′ N, 15° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 750 [+] m
Areo 32 km²
Loĝantaro 1008 (2023)
Loĝdenso 31 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Caggiano (SA), Picerno, Sant'Angelo Le Fratte, Satriano di Lucania, Tito kaj Vietri di Potenza
Patrono Sankta Roĥo
Festa tago 16-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj salviani
Poŝtkodo 85050
Imposta kodo H730
Kodo laŭ ISTAT 076084
Telefona prefikso 0971
Retpaĝo Oficiala retejo (itale)
Loko en mapo
vdr
Salvia alidirektas ĉi tien. Por la herbo, vidu Salvio.

La nomo de la municipo estas iom disputata en Italio. Iam ĝi nomiĝis Salvia; tiun nomon oni ŝanĝis, ĉar je la 17-a de novembro 1878 ano de tiu vilaĝo, anarkiisto Giovanni Passannante, laŭaserte per tranĉilo atencis al reĝo Umberto la 1-a de Savojo (itale Savoia) dum ties vizito al Napolo (la reĝo nur malgrave vundiĝis ĉe brako).

Sekve de tiu atenco la vilaĝo ŝanĝis sian nomon por manifestacii sian lojalecon al la reĝo. Nun ekzistas movado, kiu proponas reuzi la antaŭan nomon Salvia. Tiu nomo en la itala lingvo signifas salvion, kaj efektive iuj rekondukas ĝin al abundo de tiu herbo en la regiono; aliaj rekondukas ĝin al la latina vorto saulia (salikejo).

Eksteraj ligiloj redakti