Seedorf BE
Seedorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2999 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Seedorf | |
---|---|
Blazono de Seedorf | |
Monaĥejo Frienisberg, komunumo Seedorf | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarberg |
Koordinatoj | 47° 2′ 5″ N 7° 18′ 45″ O / 47.03472 °N, 7.31250 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 5″ N 7° 18′ 45″ O / 47.03472 °N, 7.31250 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2999 |
Areo | 20,89 km² |
Alteco | 563 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3267 |
Komunumkodo | 0312 |
Mapo de Seedorf | |
Geografio
redaktiSeedorf situas en la Berna Lagolando proksimume 27 kilometrojn sudsudoriente de la urbo Bielo kaj 17 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno, ĉe la suda flanko de la monteto Frienisberg. Sur la teritorio de la komunumo situas la Lageto de Lobsigen, el kiu elfluas la rojo Seebach, alfluanto de la rivereto Lyssbach. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aspi ĉe Seedorf, Baggwil, Dampfwil, Frienisberg, Frieswil, Grissenberg, Lobsigen, Ruchwil kaj Wiler.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,89 km², de kiuj 32,4% estas kovritaj de arbaro, 59,6% servas por agrikulturo kaj 7,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Seedorf limas en nordo al Lyss, en nordoriento al Grossaffoltern, en oriento al Schüpfen, en sudoriento al Meikirch, en sudo al Wohlen ĉe Berno, en sudokcidento al Radelfingen, kaj en nordokcidento al Aarberg.
Trafiko
redaktiTra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 236 de Arberg al Berno kaj la kantona ĉefvojo n-ro 251 de Utzenstorf al Seedorf. En nordo tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A6, al kiu la plej proksima alveturejo troviĝas 4 kilometrojn nordokcidente apud Aarberg. Per buslinio de Aarberg al la stacidomo de Bern la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Seedorf datiĝas el la jaro 1131 kiel Sedorf.[3] Kun la escepto de Frieswil la tuta paroĥo Seedorf apartenis en la jaro 1131 al Grafo Udelhard de Saugern, la fondinto de la Abatejo Frienisberg. La heredantoj de Udelhard estis la Grafoj de Thierstein, kiuj vendis al la abatejo la bienhavaĵon, tribunalon kaj ekleziinterezon de Seedorf. Pro premo de Berno jam en 1386 la vilaĝoj de Berno venis sub la kontrolo de la berna Voktejo Aarberg. Post la reformacio de 1528 Seedorf fariĝis komplete havaĵo de la urba ŝtato Berno kaj estis integrita al la nova berna Voktejo Frienisberg. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Seedorf apartenis al la helveta distrikto Zollikofen. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Aarberg kaj en 2010 ĝi fariĝis parto de la administra distrikto Seeland. [4]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Seedorf
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Portredo de Seedorf en la retejo de la komunumo
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Seedorf en Historia Leksikono de Svislando (2011-11-17)
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Seedorf BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Vilaĝeniro de Frieswil
-
Frieswil
-
Vilaĝocentro de Frieswil