Seeland (Saksio-Anhalto)

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Seeland [zelant] estas komunumo kun urbaj rajtoj en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Salzland [zalclant] de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7735 loĝantojn.

Seeland
Blazono
Seeland (Saksio-Anhalto) (Germanio)
Seeland (Saksio-Anhalto) (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Salzland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 034741, 039482
Poŝtkodo 06449, 06464, 06467
Aŭtomobila kodo SLK
Oficiala Municipokodo 15089307
Politiko
Adreso de la administrejo Lindenstraße 1
06469 Nachterstedt
Demografio
Loĝantaro 7735 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 48′ N, 11° 20′ O (mapo)51.811.333333333333Koordinatoj: 51° 48′ N, 11° 20′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 131 m
Areo 78,79 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-seeland.de
vdr

La urbo estas inter la plej junaj de Germanio: Administre, la urba komunumo ekestis la 15-an de julio 2009 per kunligo de la antaŭe sendependaj urbo Hoym kaj de la neurbaj komunumoj Friedrichsaue, Frose, Nachterstedt kaj Schadeleben. La kialo por tio estis administra reformo en la federacia lando Saksio-Anhalto kaj la decido anstataŭigi la antaŭan komunumaron Seeland per unusola urba komunumo. La antaŭe sendependa komunumo Gatersleben, kiu same apartenis al la komunumaro, ĝis la 1-a de septembro 2010 estis administrata en la urbo kaj tiam ankaŭ anigita al la urba teritorio.

en la urba teritorio situas la lago Concordia
la baroka kastelo Hoym