Selma (Alabamo)

urbo de Alabamo en Usono
(Alidirektita el Selma, Alabama)

Selma estas urbo en Alabamo, ŝtato de Usono, de kiu partoprenantoj de la marŝo por justeco de D-ro Martin Luther King iris en la jaro 1965 al Montgomery, la ĉefurbo de la ŝtato.

Hotelo en Selma
Mapo pri situo de Selma en Alabamo

Bazaj informoj redakti

 
Kapelo Brown en Selma

Geografio redakti

Selma situas laŭ rivero sur ebenaĵo en la suda parto de Usono, en la meza parto de Alabamo.

Historio redakti

La plej frue indianoj vivis en tiu areo. Selma estis oficiale registrita en 1732 kiel Ecor Bienville. En 1820 Selma urbiĝis kaj ĝi iĝis sidloko de Kantono Dallas en 1866. Dum la interna milito Selma estis unu el la ĉefaj armeaj produktadocentroj de la Sudŝtatoj, tial post batalo armeo de Nordo okupis ĝin. Martin Luther King faris paroladon en 1965 en kapelo nomata Brown.

La Marŝado el Selma ĝis Montgomery, ankaŭ konata kiel Sanga dimanĉo kaj la du marŝoj kiuj tion sekvis, estis marŝoj kaj protestoj okazintaj en 1965 kiuj markis la politikan kaj emocian kulminon de la usona civitanrajta movado. Ĉiuj tri estis provoj marŝi dum 45 mejloj de Selma ĝis Montgomery kie la Alabama kapitolo situas.

Ekonomio redakti

En Selma la plej grava industria branĉo estas produktado de papero.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo de Sankta Paŭlo

Fontoj redakti

  • Angla Vikipedio
 
Ponto en Selma