Semolina Tomic – aŭ Semolinika Tomic – estas la alinomo per kiu estas konata Julijana Tomic Fajdetic (naskiĝis en 1966, Osijek, tiama Jugoslavio, hodiaŭa Kroatio). Ŝi estas kreisto, aktoro, baletisto, muzikisto kaj teatra administranto kaj ŝi loĝas en Barcelono, Katalunio, Hispanio, ekde 1985.

Semolina Tomic
Persona informo
Naskonomo Julijana Tomic Fajdetic
Naskiĝo 1966
en Osijek
Loĝloko Barcelono
Okupo
Okupo artisto
TTT
Retejo http://semolinika.anticteatre.com/
vdr

Kariero redakti

Ŝi studis dancon kaj interpretadon ĉe la Osijeka Instituto de Teatro, en Kroatio; ŝi studis nuntempan dancon ĉe La Fabriko, lernejo malaperinta kiu estis ĉe la strato Perill en Barcelono; kaj dancon, aktoradon kaj pri Tekniko Aleksander ĉe la School voor Nieuwe Dansontwikkeling (SNDO) de Amsterdamo.[1] Ŝi studis muzikon kaj ludas diversajn muzikilojn, speciale la tamburaron, kaj lernis de Carles Buira (Boliche).[2]

Post sia alveno en Barcelono en 1985, ŝi ekvojaĝis al Amsterdamo: «mi vivis la veran punkon, mi konis la plej bonajn lernejojn de scenaj artoj en Eŭropo kaj mi revenis».[3] Denove en Barcelono, trempita en la kulturo de subgrundaj medioj, ŝi muntis muzikan grupon, Poppins, kaj ŝi engrupiĝis al La Fura dels Baus (1995-2003). Ŝi partoprenis kun ĉi tiu grupo en la spektakloj MTM (1994), Manes (1996) kaj Simbiosis (1997).[4] En 1998 ŝi kreis propran teatristaron, nome Semolinika Teatro kaj preparis la spektaklon Body Safe(er).[5]

En 2003, ŝi fondis en Barcelono Antic Teatre-Espai de Creació, lokita en malnova palaco de novklasika arkitekturo, konstruaĵo en kiu necesis reformoj kaj kiu ne estis tute rekapabligita ĝis 2013.[6] Ŝi estas la arta direktorino kaj ŝi faris el ĉi tiu malgranda spaco referencon en la sendependa kaj eksperimenta loka teatro. Dume ŝi formis parton de la grupo Col·lectiu Atòmic. En 2005 ŝi kontribuis al kreado de AdriAntic, loĝejo kie la junaj artistoj povas plani kaj krei siajn projektojn. Ekde 2016 formas parton de la kompanio de teatro Socio Doktoro Alonso.[2]

Ŝia maniero de kreado miksas diversajn artajn kampojn: nuntempa korpa teatro, danco, aktorado, stratoteatro, aer-dancado, instalaĵoj kaj plurmediaj teknologiaĵoj aplikitaj al teatro.[1] Ŝian teatradon bazas la esploro kaj la risko de la scenejaj eksperimentoj, viva arto, kiel fakto apriora de la verko, ĉiam celante malebligi al la spektantoj resti tutegalaj.[7]

Ŝia arto vojaĝis al granda nombro de festivaloj de eksperimenta teatro kaj scenejoj ĉirkaŭ Eŭropo kaj la mondo. Menciindas inter multaj aliaj: la Festival de Creació contemporània Escena Poblenou,[8] la Internacional de Artes Escénicas, en Sevilo[9], la Dancosemajna Festivalo de Zagrebo, la New Dance Alliance en Novjorko[10], la Festivalo de Somero de Osijek[11], kaj Mladi Levi, en Ljubljano (Slovenio).[12]

Verkaro redakti

  • Body Safe(er). From bondage to freedom, 5a Parto (1999). Kompanio Semolinika Tomic. Spektaklo inspirita de la revena sperto al Kroation en 1999, post jaroj da foresto.[13]
  • Coto de casa (2004).
  • Donde estamos? Geminis i Oxigeno (2005). Danco.
  • Rotten (2005), kun kolektivo Anatòmic.[14]
  • Raw, Plurmedia Koncerto (2005), kun Kolektivo Anatòmic.
  • Sexe, futbol & altres coses importants...(Sekso, futbalo k aliaj gravaĵoj...)
  • Lenin is Mine? kaj Descobrint Lenin a l’Antàrtida (2007). Plurmediaj spektakloj kiuj kreiĝis post du jaroj da enketado kaj interago en kreejoj la landoj de la Centra Eŭropo, de la Orienta, Rusio kaj Hispanio.[15]
  • Anarchy (2016). Spektaklo inspirita en la anarkiisma revolucio kiun priskribas Orwell en Omaĝo al Katalunio kaj en la movado punka barcelona, kaj tio transloĝiĝas al la aŭskultantaro: 40 spektantoj kaj 40 gitaroj, la «publiko havas la vorton, ĝi havas la sonon kaj ĝi havas la silenton».[16] 

Premioj redakti

En novembro de 2004 ŝi ricevis la premion Premis Sebastià Gasch d'Arts Parateatrals, kiun atribuas la Foment de les Arts i el Disseny (FAD) al novigaj proponoj en la mondo de la spektaklo, «por la revivigo de l'Antic Teatre, kiu pasis de civita centro forlasita al viva scenejo de la nuntempa kreo.»[17]

Tiun saman jaron ŝi ricevis ankaŭ la Premion de la Internacia Ferio de Teatro kaj Danco de Osko, por la programado pli noviga en Hispanio, kaj por ŝia administrado de la Malnova Teatro.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Portalo dediĉita al la kroata kulturo Alirita Novembro 2019
  2. 2,0 2,1 «Societat Doctor Alonso. Anarchy Arkivigite je 2018-10-31 per la retarkivo Wayback Machine». Noore Tantsu Festival, 2018. Alirita Novembro 2019
  3. Haro Ivars, Juan. «Semolinika Tomik: “En España se usan mal las drogas” Arkivigite je 2019-11-04 per la retarkivo Wayback Machine» 11-01-2012. Alirita Novembro 2019
  4. «La Fura dels Baus. Històric». Alirita Novembro 2019
  5. «La realitat de Croàcia i un homenatge als "tablaos", a diferents espais del Mercat de les Flors». CCMA (TV3), 23-03-2004. Alirita Novembro 2019
  6. Borde, Jordi «Nova vida per a L'Antic Teatre». El Punt, 27-12-2009, pàg. 29. Alirita Novembro 2019
  7. «Salmon Fest - Societat Doctor Alonso». Gazetara Merkato de la Floroj, 2016. Alirita Novembro 2019
  8. «Base de dades d'espectacles». MAE. Dokumenta Centro kaj Muzeo de la Performaj Artoj. Alirita Novembro 2019
  9. García, P. «Compañías de veinte países harán de Sevilla un gran teatro a partir del 20 de marzo Arkivigite je 2018-11-07 per la retarkivo Wayback Machine». ABC de Sevilo, 21-02-2006. Alirita Novembro 2019
  10. «Societat Doctor Alonso's 'Anarchy' featured at the 31st Performance Mix Festival in New York City». Institut Ramon Llull. Novjorka Oficejo, 10-06-2017. Alirita Novembro 2019
  11. «Treći Dan Oljk-A Arkivigite je 2019-11-04 per la retarkivo Wayback Machine». Osječko Ljeto Kulture, 30-06-2017. Alirita Novembro 2019
  12. «Societat Doctor Alonso & Semolina Tomić: Anarchy!n (ES) Arkivigite je 2019-11-04 per la retarkivo Wayback Machine». Katalunaj Artoj. Generalitat de Katalunio. Alirita Novembro 2019
  13. Barba, David «Independientes y viscerales». La Vanguardia, 24-03-2004, pàg. 28. Alirita Novembro 2019
  14. «El Mercat estrena ‘Rotten’, del colectivo Anatòmic Arkivigite je 2018-10-28 per la retarkivo Wayback Machine». Teatralnet. Cifereca Revuo pri Scenaj Artoj, 17-02-2005. Alirita Novembro 2019
  15. «Festival Grec 2007». Urbodomo de Barcelono, somero 2007. Alirita Novembro 2019
  16. «Anarchy Arkivigite je 2019-11-02 per la retarkivo Wayback Machine». Socio Doktoro Alonso. Alirita Novembro 2019
  17. «Premis FAD Sebastià Gasch d'Arts Parateatrals». FAD (Promocio de Artoj kaj Dezajno). Alirita Novembro 2019

Bibliografio redakti

Eksteraj ligoj redakti