Senŝtatano (gazeto)

Senŝtatano estis esperanta gazeto eldonata dum la 40-aj kaj 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. La eldonadon komencis tuj post la dua mondmilito Hispana Liberecana Movado ekzilita en Francio. Senŝtatano estis informilo de la Junul-Anarkista Internacio (JAI). La Provizora Komisiono de JAI aperigis la unuan numeron de Senŝtatano en aprilo 1946. La eldonkvanto estis 1500 ekzempleroj, kiuj estis sendataj al kamaradoj en pluraj landoj kaj baldaŭ oni ricevis favorajn leterojn. Kuraĝigaj leteroj atingis la radakcion el preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj, el Ameriko kaj Azio. Ĝis la fino de la 1948 aperis 14 numeroj en Francio, kie estis ĉirkaŭ 200 abonantoj.

En Francio la politika situacio malboniĝis, kaj la hispanaj ekzilitoj devis esti pli prudentaj pro la leĝoj rilate al fremduloj koncerne politikajn kaj sociajn aferojn. Iam la redaktorojn vizitis policano kaj ili devis deklari, ke ili okupiĝas nur pri esperantaĵoj. Menciinda estas la grava laboro farita de la movado, kiam poŝtaj rilatoj inter Francio kaj Hispanio estis ĉesigitaj. Oni ebligis korespondadon inter ambaŭ landoj al la hispanoj kaj iliaj parencoj, pere de Nederlando kaj Svedio. La redakcio de "Senŝtatano" iĝis vera poŝtoficejo. Tre efike kontribuis en tiu tasko la tiama nederlanda peranto, Ad Smit (Amsterdamo), kaj Hartvig Johansson el Svedio. Danke al tiu korespondservo, miloj da hispanaj rifuĝintoj kontaktis kun siaj parencoj, kaj la nomo "Senŝtatano" famiĝis en la ekzilitaj hispanaj medioj.

Ekde 1950 ĝis ĉirkaŭ 1955 Senŝtatano aperis regule ĉiumonate.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti