Senden (Vestfalio)
komunumo en Germanio
Senden estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Coesfeld de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 20 409 loĝantojn.
Senden | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
Administrado | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Münster | |||||
Distrikto | Distrikto Coesfeld | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 02597, 02598, 02536 | |||||
Poŝtkodo | 48308 | |||||
Aŭtomobila kodo | COE | |||||
Oficiala Municipokodo | 05558044 | |||||
Subdivido | 4 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Alfred Holz | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 20409 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 51′ N, 7° 29′ O (mapo)51.8572222222227.4827777777778Koordinatoj: 51° 51′ N, 7° 29′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 54 - 91 m | |||||
Areo | 109,1 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.senden-westfalen.de/ | |||||
Ĝia teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.