Sendunga pago

(Alidirektita el Sendunga subvencio)

Sendunga pago, sendunga subvenciopago al sendungitoj, estas pago farita de registaro al persono kiu estas senlabora, sendunga, kaj en kelkaj landoj kiu kotizis dum tempo en kiu tiu estis dungita kaj salajrata.[1]​ Tiu lasta kondiĉo faras, ke temas pri simpla redono kaj ne pri helpo al la bezonantoj. Tre ofte oni organizas tiun pagon kiel provizora kontentigo por la bazaj necesoj kaj ne plena salajro, ponto ĝis la venonta labortempo kaj ebligo por ke la sendungito povu konsumu kaj kontribuu al la konsumisma socio, kiel necesa levilo de la landa ekonomio.

La instalo de tiu sistemo starigis kritikojn el diversaj sektoroj, nome ke tiu sekureco malhelpu la deziron de senlaboruloj serĉi laborpostenojn kaj akcepti tiun malabundan vivmanieron. La diversaj landoj havas tre diversajn sistemojn por pago al sendungitoj, el la plej riĉaj landoj, kie ĉiu baza neceso estas plenumita, tra la landoj kie ekzistas baza enspezo, ĝis la plej malriĉaj landoj, kie ne estas tiaj pagoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti