Sens Unik

svisa grupo de hiphopo

Sens Unik estis svisa grupo de hiphopo el Renens, proksime de Lausanne, en Romanda Svisio, kiu estis fondita en 1987 kaj disbandita en 2010.

Sens Unik
Persona informo
vdr

Kariero

redakti

Sens Unik ricevis kvar orajn diskojn kaj kontribuis al la muziko de filmoj La Haine kaj Neutre.

La ses membroj estis jenaj: Just One, Carlos Leal, Rade, Déborah, Osez kaj Laurent Biollay.

Inter iliaj plej grandaj sukcesoj estis la kanto publikigita en 1997 nome "Original", kiu konsistis el kunlaborado kun la germana hiphopa grupo Die Fantastischen Vier kaj atingis la rangon 27an de la svisa sukcesolisto kaj la rangon 73an de la germana sukcesolisto de unuopaĵoj. Kelkaj albumoj atingis la liston de la dek plej sukcesaj sukcesaĵoj de la svisa albuma sukcesolisto.

Por ilia kanto "Le vent tourne", publikigita en la albumo Panorama 91-97, la grupo inspiriĝis de la franca filmo La Haine. La kanto aperis ankaŭ en speciala kompilaĵo por la filmo, La Haine, inspirita muziko de la filmo, sed ne aperis en la filmomuziko mem.

Diskaro

redakti

Studialbumoj

redakti
  • 1991 : Le VIe Sens
  • 1992 : Les Portes du temps
  • 1994 : Chromatic
  • 1996 : Tribulations
  • 1998 : Pole Position
  • 2001 : Abracadabra
  • 2004 : Mea culpa
  • 2010 : Générations
  • 1997 : Panorama 1991-1997 (best-of)
  • 1999 : Propaganda ! (koncertalbumo)

Unuopaĵoj

redakti
  • 1991 : Nouvelle politik (maxi-single)
  • 1992 : Rira bien (maxi-single)
  • 1992 : Hijo del Latino (maxi-single)
  • 1993 : À gauche, à droite (maxi-single)
  • 1994 : Laisse-toi aller (maxi-single)
  • 1995 : What I've Got I&II (maxi-single)
  • 1996 : Paquito (maxi-single)
  • 1997 : Original (kun Die Fantastischen Vier) (maxi-single)
  • 1998 : Zak et Loly (maxi-single)
  • 2001 : C'est la vie (maxi-single)
  • 2004 : Charly (maxi-single)

Eksteraj ligiloj

redakti