Sinĝino

(Alidirektita el Sense)

Sinĝino (en la germana lingvo Sense kaj en la franca lingvo Singine) estas rivero en la Antaŭalpoj en Svislando. Ĝi estas alfluanto de Sarino, kiu siavice alfluas al Aro. Sinĝino estas limrivero inter la kantonoj Berno kaj Friburgo. Laŭ la rivero nomiĝas unu el la sep friburgaj distriktoj, nome la distrikto Sinĝino, kies orientan kaj nordan limo la rivero formas.

Sinĝino

germane Sense

itale Singine

Rigardo al Malvarama Sinĝino, fontrivero de Sinĝino
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 35 km
Akvokolekta areo 2 416 km²
Averaĝa trafluo 10 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 600 m
Enfluejo Sarino
- Alteco 740 m
Geografio
Alfluantoj Warme Sense, Kalte Sense
kaj Schwarzwasser
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

Sense naskiĝas el du fontriveroj, kiuj kunfluas en Zollhaus. De oriento alfluas Malvarma Sinĝino (en la germana lingvo Kalte Sense), kiu fontas sub la Gurnigelpasejo je alteco de proksimume 1600 m s.m. kaj tiam trafluas Sangernboden por kuniĝi tiam kun la alia fontrivero alfluanta el nordo, nome la Varma Sinĝino (en la germana lingvo Warme Sense), kiu fontas el la lago Schwarzsee je alteco de 1046 m s.m.

Fluvojo redakti

La rivero tiam fluas norden laŭ la limo de la komunumo Guggisberg, kiu ankaŭ estas la kantona limo inter Berno kaj Friburgo preter la lokoj Plaffeien, Oberschrot kaj Zumholz por tiam pasi tra profunda ravino ŝatata inter kanuistoj kaj banantoj.

En Mittelhäusern alfluas al Sense ĝia ĉefa flankrivero Schwarzwasser. Du kilometrojn post la alfluo de Schwarzwasser Sense turniĝas okcidenten kaj post pliaj 10 kilometroj alfluas je alteco de 480 m s.m. en Laupen al Sarino.

Ĉar dum fulmotrondroj la akvokvanto de la rivero povas subite rapide kreski, restado ĉe la riverbordo je malcerta vetero danĝeras.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti