La aro Serakreis en Jena estis grupo aktivega ene de la frua Junularkulturo germana kaj la Vivreformada movado ĉirkaŭ la eldonisto Eugen Diederichs.

Serakreis-memorejo en la arbaro Tautenburger Forst

Historio redakti

 
Detalo de la rondo-emblemo

Serakreis estis libera studentaro (do malo de tradiciaj korporacioj) kolektiĝante ĉirkaŭ la eldonisto Eugen Diederichs. El lia latilingva eldiro Sera, sera, juvenes quam virgines (do: kunigu knabojn kaj knabinojn) oni formis la nomon Sera-uloj kaj sekve Sera-rondo. Baziĝinte sur la ideoj de la frua junularmovado kaj de Wandervogel flegitis popolaj dancoj kaj kantoj, kunaj aktorumado, (laŭt)legado kaj migrado. Kulmino estis la ĉiujara somermeza festo okazigita ekde 1908 ĉe Hohe Lehde proksime al Tautenburg. Kiel en aliaj ligoj tiutempaj oni zorgis pri natura vestaĵo, sana manĝado, deca festokulturo metante la arton en la mezo de propraj agadoj. Frue oni lernigis toleremon antaŭ alipensantoj.

Serakreis estis kunfondinto de Libergermana junularo kaj en 1913 kunorganizanto de la Unua libergermana junnulartago ĉe Hoher Meißner apud Hessisch Lichtenau (sub la ĉeforganizado de Christian Schneehagen). Tie prezentis la sera-anoj i.a. la teatraĵon goetan Ifigenio. Aparte bonaj rilatoj ekzistis ĉiam kun la Akademia unio de Jena (Akademische Vereinigung Jena) kaj la lernejo FSG Wickersdorf.

Sera-ŝtono redakti

Post falo surmilitkampa de pluraj anoj dum la Unua mondmilito la rondo nature pli kaj pli lamis. De la postvivantoj metitis en 1920 en la arbaro Tautenburger Forst ĉe Tautenburg memorŝtono admona, Serastein.[1] en kies proksimece okazadis la somermezaĵoj. Nuntempe ĝi estas ŝtatata migradocelo. La enskribaĵo tiea tekstas: In unserem Spiele brach der Krieg. Ihr edelsten seid hingemäht als Opfer. Wem? Wir wissen's nicht. Der Kranz des Fests mit Kränzen, nicht des Siegs vertauscht. Freunde im Grab, ihr seid Statthalter unseres Todes. Statthalter eurer Kraft sind wir im Licht geblieben, und euer Wille wird in unserem Bauwerk sein.[2]

Membroj famaj redakti

Literaturo redakti

  • Meike Sophia Baader: Erziehung als Erlösung: Transformationen des Religiösen in der Reformpädagogik. Juventa, Weinheim/München 2005. ISBN 3-7799-1263-5
  • Sigrid Bias-Engels: Zwischen Wandervogel und Wissenschaft – Zur Geschichte von Jugendbewegung und Studentenschaft 1896-1920. Edition Archiv der deutschen Jugendbewegung. Bd. 4. Verlag Wissenschaft und Politik, Köln 1988. ISBN 3-8046-8709-1
  • Andreas Flitner: Reform der Erziehung. Impulse des 20. Jahrhunderts. Beltz Verlag, 2001, ISBN 3-407-22096-0.
  • Winfried Mogge, Jürgen Reulecke: Hoher Meißner 1913 – Der Erste Freideutsche Jugendtag in Dokumenten, Deutungen und Bildern. Edition Archiv der deutschen Jugendbewegung. Bd. 5. Verlag Wissenschaft und Politik, Köln 1988. ISBN 3-8046-8723-7
  • Meike G. Werner: Jugendbewegung als Reform der studentisch-akademischen Jugendkultur. Selbsterziehung – Selbstbildung – die neue Geselligkeit: Die Jenenser Freistudentenschaft und der Serakreis. Ĉe: Ulrich Herrmann (eld): "Mit uns zieht die neue Zeit" – der Wandervogel in der deutschen Jugendbewegung. Juventa, Weinheim 2006, p. 171–203. ISBN 3779911337.

Notoj redakti

  1. Irmgard Heidler: Der Verleger Eugen Diederichs und seine Welt (1896–1930),] Harrassowitz Verlag 1998, ISBN 3-447-04029-7, p.110
  2. Traduko: Dum nia ludado venis la milito. Vi, la plej dignaj, estis forfalĉitaj viktimece. Por kiu? Tion ni ne scias. La kronon de la funebra kronofesto vi preferis, ne de la venkofesto. Amikoj entombe, vi estas de nia morto prokuratoroj. Ni restis prokuratoroj de via forto sub la suno kaj via volo restos en nia konstruado.
  3. Meike G. Werner: Moderne in der Provinz: Kulturelle Experimente im Fin de Siècle,] Jena 2003, ISBN 9783892445944, p. 236